(legu ankaŭ la finpartan postskribon de ĉi tiu artikolo)
En "X.com", eks-tvitejo, iu konto, kiu prezentas sin kiel poligloto kaj esti lernanta la hispanan.
Provizore mi nomas ĝin (supozeble ŝin) kiel "P".
P skribis en "X.com". (la 19an de Julio)
(En iu urbo en Japanio.)
Iu hispanlingvano kunportanta grandan varizon blokis elirejon de buso, li (aŭ ŝi) havis nek IC-karton [blato-ĉipa karto] nek monerojn. (Por pagi veturpagon de buso en Japanio oni ofte bezonas IC-karton aŭ monerojn, kaj ofte monbiletoj ne estas uzeblaj. Plej ofte kredit-kartoj ne estas uzeblaj).
La aliaj personoj kaj mi, kiuj volis elbusi, ne povis eliri.
Do mi diris en la hispana: "Ĉu vi povas lasi min unue pasi?" Li diris, "Antaŭ ol vi lerni la hispanan, vi devus lerni kiel helpi homojn."
Mi redpondante rebate diris, "tiu, kiu venos al Japanio, devas ellerni la japanan kulturon antaŭe. Kaj poste venu".
La skribo akiris 2 311 respondojn, 19 000 repoŝtojn, 160 000 favorojn kaj 5 332 legosignojn (BookMark).
La inkludaĵoj de tiuj reagoj estas diversaj: aprovo, malaprovo, kondamni hispan-lingvanon, kondamni la skribinton P ktp. (je la 23a horo en la 23a tago de Julio).
Mi ŝatas tiun cit-repoŝton (mi resumis ilin sube) de iu alia konto, kiu estas japanino loĝanta en Havajo. Ĉi tie mi nomu ŝin "R".
R skribis tiel en plurajn poŝtoj
Terure... Ĉu vere?
Mi lastatempe vizitis Koreion, kaj mi malsukcese provis ŝarĝi monon al Pas-Karto. Tiam maljunulino de oportuna vendejo kaj hazarde alvokita preterpasanta koreo, kiu povas paroli la anglan, helpis min. Kaj poste bonkora ŝoforo de taksio ege zorgis min, ktp, ktp.
Iam mi helpis anglalingvan turiston en Japanio kaj multfoje helpas japanajn turistojn en Havajo. Neatenditaj okazaĵoj kaj akcidentoj okazas en vojaĝado, vojaĝado estas tiel, ĉu ne? kaj...
Kio estas "kulturo" (kiun diras la konto P) !?
Kiam mi trovas embarasitajn/konfuzitajn personojn, mi helpu ilin plej eble. Tio estas mia "kulturo".
Mi alskribis al la poŝto, "Ŝategas!".
Kaj havis mi demandon, "kio estas poligloto?"
PostSkribo Grava (la 24an de Julio mi skribis)
Por gardi honoron de P mi aldonas postskribon de P. (P skribis jenon en la 22a de Julio.) Mi resumas.
- Tiam multaj aliaj pasaĝeroj elbusontaj estis blokitaj.
- Kaj P vokis al aliaj pasaĝeroj, ĉu iu havus monerojn uzeblajn.
- La hispanlingvano iritante estis elbusanta nepage, do La ŝoforo de buso haltigis lin.
- Feliĉe bonkora japano anstataŭe pagis La veturpagon.
- Elbusinte la hispanlingavo insultis min, "antaŭ plendi vi devas helpi min! Por kio vi lernis hispanon? (aldone insultajn vortojn malbelajn).