| 国際連合 |
Unuigxintaj Nacioj |
| A/RES/29/3314 「A」は総会(General Assembly)、「RES」は決議(Resolution)、「29」は第29回会期、「3314」は決議番号を表します。 |
A/RES/29/3314 |
| 総会 |
Gxenerala Asembleo |
| 頒布:一般 |
Distribuo: Gxenerala |
| '1974年12月14日 |
la 14a de decembro 1974 |
| 第29回セッション |
Dudek-nauxa sesio |
| 議題86 |
Tagorda afero 86 |
| 総会によって採択された決議 |
Rezolucio adoptita de la Gxenerala Asembleo |
| 【第六委員会の報告書に対し、投票なしで採択】 |
[Adoptita sen vocxdono pri Raporto de la Sesa Komitato] |
| 3314 (XXIX). 侵略の定義 |
3314 (XXIX). Difino de Agreso |
| 総会は、 |
La Gxenerala Asembleo, |
| 1967年12月18日の決議2330(XXII)に基づき設置された侵略定義問題特別委員会が、1974年3月11日から4月12日に開催された第7回会期中、議場の総意(コンセンサス方式)により採択し、総会による採択を勧告した「侵略の定義」草案を含む同委員会の活動報告書を検討し、 |
Konsiderinte la raporton de la Speciala Komitato pri la Demando pri Difino de Agreso, establita laux sia rezolucio 2330 (XXII) de la 18-a de decembro 1967, kiu traktas la laboron de sia sepa sesio okazinta de la 11-a de marto gxis la 12-a de Aprilo 1974, inkluzive de la malneto [projekto] Difino de Agreso, adoptita de la Speciala Komitato per konsenso kaj rekomendita por adopto de la Gxenerala Asembleo,/1 |
| 侵略の定義の採択が、国際の平和及び安全の強化に寄与することを深く確信し、 |
Profunde konvinkita, ke la adopto de la Difino de Agreso kontribuus al la fortigo de internacia paco kaj sekureco, |
| 1. 本決議に添付されている「侵略の定義」の本文を承認する。 |
1. Aprobas la Difinon de Agreso, kies teksto estas aneksita al cxi tiu rezolucio; |
| 2. 「侵略の定義」の策定をもたらしたその活動に対し、侵略定義問題特別委員会に謝意を表明する。 |
2. Lauxdante dankas al la Speciala Komitato pri la Demando pri Difino de Agreso por gxia laborado, kiu rezultigis la ellaborajxon de la Difino de Agreso. |
| 3.すべての国に対し、国際連合憲章及び「国際連合憲章による国家間の友好関係及び協力に関する国際法の原則宣言」に反するあらゆる侵略行為及びその他の武力行使を控えるよう求める。 |
3. Alvokas cxiujn Sxtatojn deteni sin de cxiuj agoj de agreso kaj de aliaj uzoj de forto kontraux la Cxarto de la Unuigxintaj Nacioj kaj la Deklaracio pri la Principoj de Internacia Juro pri Amikaj Rilatoj kaj Kunlaboro inter Sxtatoj laux la Cxarto de la Unuigxintaj Nacioj; /2 |
| 4. 安全保障理事会に対し、以下に定める侵略の定義に注意を喚起し、憲章に従って侵略行為の存在を判断する際の指針として、必要に応じて当該定義を考慮に入れるべきであると勧告する。 |
4. Atentigas al la Konsilio de Sekureco la sube prezentitan Difinon de Agreso kaj rekomendas, ke gxi, lauxokaze, konsideru tiun Difinon kiel gvidilon por jugxi, laux la Cxarto, la ekziston de ago de agreso. |
| 1974年12月14日 第2319回総会 |
2319-a plena kunveno 14-a de decembro 1974 |
| 附属書 |
Anekso |
| 侵略の定義 |
Difino de Agreso |
| 総会は |
La Gxenerala Asembleo, |
| 国際連合の根本的目的の一つが、国際の平和及び安全を維持すること、並びに平和に対する脅威の防止及び除去並びに侵略行為その他の平和の破壊の鎮圧のために有効な集団的措置をとることであるという事実に立脚し、 |
Surbazigante sin sur la fakto, ke unu el la fundamentaj celoj de la Unuigxintaj Nacioj estas konservi internacian pacon kaj sekurecon kaj preni efikajn kolektivajn rimedojn por la prevento kaj forigo de minacoj al la paco, kaj por la subpremado de agoj de agreso aux aliaj malobservoj de la paco, |
| 安全保障理事会が、国際連合憲章第39条に従い、平和に対するあらゆる脅威、平和の破壊又は侵略行為の存在を判定し、並びに国際の平和及び安全を維持し又は回復するために勧告をし、又は第41条及び第42条に従ってどのような措置をとるべきかを決定するものとされていることを想起し、 |
Rememorante, ke la Konsilio de Sekureco, laux Artikolo 39 de la Cxarto de la Unuigintaj Nacioj, devas konstati la ekziston de cxia minaco al la paco, rompo de la paco aux ago de agreso, kaj devas fari rekomendojn, aux decidi, kiaj rimedoj devas esti prenataj laux Artikoloj 41 kaj 42 por konservi aux restarigi internacian pacon kaj sekurecon, |
| 国際の平和、安全及び正義を危険にさらすことのないよう[危うくしないために]、国連憲章に基づく各国の義務として、その国際紛争を平和的手段によって解決すべきであることを想起し、 |
Rememorante ankaux la devon de la Sxtatoj laux la Cxarto solvi siajn internaciajn disputojn per pacaj rimedoj por ne endangxerigi internacian pacon, sekurecon kaj justecon, |
| この定義のいかなる規定も、国際連合の機関の任務及び権限に関する憲章の規定の範囲に何ら影響を及ぼすものと解釈してはならないことに留意し、 |
Tenante [Rememorante], ke nenio en tiu Difino devas esti interpretata tiel, ke gxi iel ajn influus la kadron [amplekson] de la preskriboj de la Cxarto rilate al la funkcioj kaj povoj de la organoj de la Unuigintaj Nacioj, |
| 侵略は武力の不法な行使の中で最も深刻かつ危険な形態であり、大量破壊兵器が存在する現状において世界紛争と壊滅的な結果を招く恐れがあるため、現段階で定義されるべきであることを念頭に置き、 |
Konsiderante ankaux, ke, cxar agreso estas la plej serioza kaj dangxera formo de la kontrauxlegxa uzo de forto, kaj en la kondicxoj kreitaj de la ekzisto de cxiuj specoj de amasdetruaj armiloj gxi enhavas en si la eblan minacon [;gxi estas sxargxita per la ebla minaco] de mondkonflikto kun cxiuj gxiaj katastrofaj sekvoj, agreso devas esti difinita en la nuna stadio, |
| 人民から自決、自由及び独立の権利を奪うため、又は領土保全を侵害するために武力を行使しないという各国の義務を再確認し、 |
Rekonfirmante la devon de la Sxtatoj ne uzi armitan forton por senhavigi popolojn je ilia rajto al memdecido, libereco kaj sendependeco, aux por malobservi teritorian integrecon, |
| また、国家の領域は、たとえ一時的であっても国連憲章に違反して他国が行う軍事占領その他の武力措置の対象とされることによって侵されてはならず、さらに、そのような措置又はその威嚇の結果として、他国によって取得の対象とされてはならないことを再確認し、 |
Rekonfirmante ankaux, ke la teritorio de Sxtato ne estu malobservata pro tio, ke gxi farigxas objekto, ecx provizore, de milita okupado aux aliaj rimedoj de forto farataj de alia Sxtato kontraux la Cxarto, kaj ke gxi ne estu objekto de akiro fare de alia Sxtato rezultanta el tiaj rimedoj aux el la minaco pri ili, |
| また、国際連合憲章に従い、国家間の友好関係及び協力に関する国際法の原則を定めた「友好関係宣言」の規定を再確認し、 |
Rekonfirmante ankaux la preskribojn de la Deklaracio pri Principoj de Internacia Juro koncerne Amikecajn Rilatojn kaj Kunlaboron inter Sxtatoj laux la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj, |
| 侵略の定義の採択は、潜在的な侵略国を抑止する効果を持つはずであり、侵略行為の認定[を明確にし]及びそれを鎮圧するための措置の実施を容易にするとともに、被害者の権利及び合法的利益の保護並びに被害者への援助の提供を容易にすることになると確信し、 |
Konvinkite, ke la adopto de difino de agreso devus havi la efikon malinstigi eblan agresanton, simpligus la konstaton [jugxo] de agoj de agresoj kaj la efektivigon de rimedoj por subpremi ilin kaj ankaux faciligus la protekton de la rajtoj kaj lauxlegxaj interesoj de la viktimo, kaj provizadon de la helpo al la viktimo, |
| 侵略行為が行われたか否かの問題は、それぞれの個別的な事例のすべての状況に照らして考慮されなければならないものの、そのような認定の指針として基本原則を定式化することが望ましいと信じ、 |
Kredante, ke kvankam la demando, cxu ago de agreso okazis, devas esti konstata konsiderante cxiujn cirkonstancojn de cxiu aparta kazo, tamen dezirinde estas formuli bazajn principojn kiel gvidliniojn por tia konstato, |
| 以下の「侵略の定義」を採択する。 |
Adoptas la jenan Difinon de Agreso:/3 |
| 第1条 |
Artikolo 1 |
| 侵略とは、一国家による他国家の主権、領土保全若しくは政治的独立に対する武力の行使、又は国際連合憲章と両立しない他の方法による武力の行使で、この定義に定めるものをいう。 |
Agreso estas la uzo de armita forto fare de Sxtato kontraux la suvereneco, teritoria integreco aux politika sendependeco de alia Sxtato, aux en iu ajn alia maniero malkongrua kun la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj, kiel difinite en cxi tiu Difino. |
| 注記:この定義において「国家」という語は、 |
Klariga noto: En cxi tiu Difino la termino "Sxtato": |
| (a) 〔国家〕承認に関する問題、又は当該国家が国際連合の加盟国であるか否かに関する問題に影響を及ぼすことなく使用される。 |
(a) Estas uzata sen malhelpo rilate al demandoj pri agnoskono aux al tio, cxu Sxtato estas membro de Unuigxintaj Nacioj; |
| (b) 適当な場合には、「国家の集団」の概念を含む。 |
(b) Inkluzivas la koncepton de "grupo de Sxtatoj", lauxokaze. |
| 第2条 |
Artikolo 2 |
| 国連憲章に違反して一の国家が行う最初の武力行使は、侵略行為の「一応の証拠(prima facie evidence)」を構成する。ただし、安全保障理事会は、憲章に従い、当該行為またはその結果が十分な重大性を有しないという事実を含む他の関連事情に照らして、侵略行為が行われたと認定することは正当化されないと結論付けることもできる。 |
La Unua uzo de armita forto fare de Sxtato kontraux la Cxarto konsistigas "prima facie" (unuaaspektan / provizoran) pruvon pri ago de agreso. Sed konsiderante aliajn koncernajn cirkonstancojn, inkluzive de la fakto, ke la koncernaj agoj aux iliaj sekvoj ne estas suficxe gravaj, la Sekureca Konsilio laux la Cxarto povus konkludi, ke la determino, ke ago de agreso estis farita, ne estus pravigita. |
| 第3条 |
Artikolo 3 |
| 宣戦布告の有無にかかわらず、以下のいずれかの行為は、第2条の規定に従い、侵略行為とみなされる。 |
Cxiu el la jenaj agoj, sendepende de militdeklaro, kondicxe de kaj laux la preskriboj de artikolo 2, kvalifikigxas kiel ago de agreso: |
| (a) 一国家の軍隊による他国の領域への侵入または攻撃、もしくは一時的か否かを問わず、かかる侵入または攻撃に起因する軍事占領、または他国の領域の全部もしくはその一部の武力による併合。 |
(a) La invado aux atako fare de la armitaj fortoj de Sxtato al la teritorio de alia Sxtato, aux ajna milita okupado, kiom ajn provizora, kiel rezulto de tia invado aux atako, aux ajna aneksado per forto de la teritorio de alia Sxtato aux parto de gxi, |
| (b) 一国家の軍隊による他国の領域への爆撃、または国家による他国の領域に対するいかなる兵器の使用。 |
(b) Bombardado fare de la armitaj fortoj de Sxtato kontraux la teritorio de alia Sxtato, aux la uzo de ajnaj armiloj fare de Sxtato kontraux la teritorio de alia Sxtato; |
| (c) 一国家の軍隊による他国家の港湾または沿岸の封鎖。 |
(c) La blokado de la havenoj aux marbordoj de Sxtato fare de la armitaj fortoj de alia Sxtato; |
| (d) 一国家の軍隊による他国の陸軍、海軍、空軍、または艦隊もしくは航空隊に対する攻撃。 |
(d) Atako fare de la armitaj fortoj de Sxtato kontraux la teraj, maraj aux aeraj fortoj, aux maraj kaj aeraj flotoj de alia Sxtato; |
| (e)ある国の軍隊が、受け入れ国の同意を得て他国の領域内に駐留している場合において、当該協定に定められた条件に違反してその軍隊を使用すること、または協定の終了後も当該領域内に駐留を継続すること。 |
(e) La uzo de armitaj fortoj de unu Sxtato, kiuj estas ene de la teritorio de alia Sxtato surbaze de la konsento de la akceptanta Sxtato, kontraux la kondicxoj preskribitaj en la interkonsento aux ajna plilongigo de ilia cxeesto en tia teritorio trans la fino de la interkonsento; |
| (f) 他国に供与した自国の領域を、当該他国が第三国に対する侵略行為を行うために使用することを容認する供与国の行為。 |
(f) La ago de Sxtato permesante, ke gxia teritorio, kiun gxi metis je la dispono de alia Sxtato, estu uzata de tiu alia Sxtato por fari agon de agreso kontraux tria Sxtato; |
| (g)ある国が、または当該国に代わって、上記に列挙した行為に相当するほど重大な武力行為を他国に対して行う武装集団、グループ、非正規兵または傭兵を派遣すること、または当該国がこれに実質的に関与すること。 |
(g) Fare de aux nome de Sxtato, la sendado de armitaj bandoj, grupoj, neregulaj trupoj aux dungosoldatoj, kiuj faras agojn de armita forto kontraux alia Sxtato, kun tia graveco, ke ili egalas al la agoj listigitaj supre, aux gxia signif implikigxo en [grava kontribuo al] tio. |
| 第4条 |
Artikolo 4 |
| 上記に列挙した行為は網羅的なものではなく、安全保障理事会は、その他の行為が憲章の規定に基づく侵略行為を構成すると認定することができる。 |
La supre listigitaj agoj ne estas plene ampleksaj kaj la Sekureca Konsilio povas konstati, ke aliaj agoj kvalifikigxas kiel agreso laux la preskriboj de la Cxarto. |
| 第5条 |
Artikolo 5 |
| 1. 政治的、経済的、軍事的、その他いかなるいかなる性質の考慮も、侵略の正当化事由とはなり得ない。 |
1. Neniu konsidero, kiu estus kia ajn, cxu politika, ekonomia, milita aux alia, povas funkcii [servi] kiel pravigo por agreso. |
| 2. 侵略戦争は国際平和に対する犯罪である。侵略は国際的責任を生じさせる。 |
2. Agresa milito estas krimo kontraux internacia paco. Agreso kauxzas internacian respondecon. |
| 3. 侵略によって得られた領土の獲得または特別な利益は、合法とは認められず、また認められるべきではない。 |
3. Neniu teritoria akiro aux speciala avantagxo rezultanta el agreso estas aux estu agnoskita kiel lauxlegxa. |
| 第6条 |
Artikolo 6 |
| 本定義のいかなる規定も、武力行使が合法となる場合に関する規定を含め、憲章の適用範囲を拡大または縮小するものと解釈されてはならない。 |
Nenio en cxi tiu Difino estu interpretata kiel iel ajn pligrandiganta aux malpligrandiganta la amplekson de la Cxarto, inkluzive de gxiaj provizajxoj pri kazoj en kiuj la uzo de forto estas lauxlegxa. |
| 本定義のいかなる規定も、とりわけ第3条の規定は、 |
Iu ajn preskribo en cxi tiu Difino, kaj precipe artikolo 3, |
| 憲章に由来する自決・自由・独立の権利を、いかなる形であれ不利益に扱うものではなく、 |
neniam povus iel ajn malhelpi la rajton je memdetermino, libereco kaj sendependeco, kiel derivita de la Cxarto, |
| その権利を強制的に奪われ、かつ「国連憲章による国家間の友好関係及び協力に関する国際法の原則についての宣言」において言及されている、諸民族の、 |
de popoloj perforte senigitaj je tiu rajto kaj menciitaj en la Deklaracio pri Principoj de Internacia Juro koncerne Amikajn Rilatojn kaj Kunlaboron inter Sxtatoj laux la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj, |
| とりわけ植民地支配、人種差別体制、その他の異民族支配の下にある諸民族の当該権利を、 |
precipe popoloj sub koloniaj kaj rasismaj regximoj aux aliaj formoj de fremda dominado: |
| また、これらの諸民族がその目的のために闘争し、支援を求め受ける権利を、憲章の原則および前記宣言に従って行使する権利を、侵害するものでもない。 |
nek la rajton de cxi tiuj popoloj lukti por tiu celo kaj sercxi kaj ricevi subtenon, laux la principoj de la Cxarto kaj konforme al la supre menciita Deklaracio. |
| 第8条 |
Artikolo 8 |
| 上記の規定は、その解釈および適用において相互に関連しており、各規定は他の規定との関連において解釈されるべきである。 |
Je sia interpretado kaj apliko la supre menciitaj preskriboj estas reciproke rilatantaj kaj cxiu preskribo estu interpretata en la kunteksto de la aliaj preskriboj. |