Kio estas la etno / 民族とはなんだ

Mi cxi tie ne uzas la vorton "nacio", sed "etno".

Mi lastatempe legis iom malnovan libreton pri la milito en eks-Jugoslavio (etona armea konflikto 1991- ― Post morto de Tito). Gxis tiam mi havis maldetalan scion pri Jugoslavio, ke la lando mem liberigis sin el la rego de Naziisto kaj ankaux post 2a mondmilito la lando kreskis sendepende memstare. La milito (konflikto) estis tre tre mizerega kaj kruela super mia imago laux mia libreto. Kvazaux infero.




Nu, hieraux mi vidis la programon de NHK, "Enmetu araban fierecon en la sxoton" de "Aziana Rideto (Asian smile)".

La juda sxtato, Israelo, en kiu sencxese dauxras la konflikto kontraux la araba socio.
En tia lando trovigxas unu juna ludanto de futbalo, kiu persistas en la futbala ligo de Israelo. Li estas nomata "Hamedo Ganaim (laux la japana prononco)", 20a agxa.
La teamo "Bunei Safunin*1 (laux la jp prononco)" estas la sola araba teamo el Israelo, kaj tuta arabano en Israelo pasie subtenas kaj kuragxigas gxin.
Kelkaj judanoj volas moki ilin kaj batfaligi ilin. "Donu morton al Arabo !" "Kiam ekstermigxus (malaperus) Arabo, ankaux teroroj malaperus !"
La deziroj de ludantoj, kiuj persistas kontraux tia malboneco, estas la paco por kun-ekzistado ...

http://www.nhk.or.jp/asiansmile/onair/20080629.html

Fummm...
En Israelo logxas multaj arabanoj. La kanto de la sxtato Israelo estas Hatikva, kaj la kanto estas kantata antaux la matcxo de futbalo. Tamen (kompreneble) la arabanoj neniam kantas gxin. Cxar la kanto estas la kanto por judanoj.
Cxe la matcxo ― la araba teamo "Bunei Safunin" kun la teamo de judanoj ― la sintenoj de judaj spektantoj estis tre malgxentilaj. "Mortu ! Vi, arab-acx-uloj estas rubajxoj (balaajxoj) ! Eliru el Israelo, Porkuloj Arabanoj ! Forlasu !" ripete mokis ili. Sendelikate malgxentile, oni trovas nur la mokadon de ali-etno kaj la diskriminacion. Per tio neniam bonigxos cxi tiu lando, mi pensis. Per tio la arabanoj kompreneble neniam volos helpi Israelon, ecx ankaux justaj homoj el la tuta mondo.
Se Zamenhof rimarkus cxi tiun scenon, nepre li devus lamenti versxante siaj sangaj larmoj.



La etno estas la bazo de fierecoj kiel homo ?
Male mi pensas, ke la etno sxajne estas la sako en kiu oni enmetas malamon. Kiam la busxo de la sako, nomata etno, malfermas, ecx la sportoj (kaj spektado de sportoj) estas deformataj de la malamo.



最近ユーゴ紛争についての幾分古い本を読んだ。 1991年以降、チトーの死後のことだ。それまでのユーゴについての貧弱な知識といえば、自力でナチから自国を解放し、独立後も自主・自律的に発展を遂げた国という感じだった。本によれば、紛争は私の想像を超えて悲惨で残忍なものであった。地獄である。



昨日はNHKで、アジアン・スマイル、アラブの誇り、シュートにこめろを観た。

アラブ社会との対立が絶えないユダヤ国家イスラエル
そんな国のサッカーリーグで闘うアラブ人選手がいる。ハメド・ガナイム選手、20歳。
彼が所属する『ブネイ・サフニン』はイスラエル唯一のアラブチームであり、イスラエル中の全アラブ人が応援する。
ユダヤ人の中には彼らを罵倒し、叩きのめそうとするものたちもいる。
「アラブに死を!」「アラブが滅びればテロも滅びる!」
そんな悪意に反して闘う選手の想い…

http://www.nhk.or.jp/asiansmile/onair/20080629.html

むー。
イスラエルにはアラブ人も沢山住んでいる。イスラエルの国歌は「ハティクヴァ*2なのだが、これがサッカーの試合の前に流される。当然アラブ人は歌わない。だってユダヤ人の歌だから。
「ブネイ・サフニン」とユダヤ人のチームとの試合では、ユダヤ人の観客はひどかった。「死ね、アラブ人はゴミなんだよ、イスラエルから出て行け、ブタ野郎!」 民族蔑視、差別意識丸出しで、これではこの国は良くならないと思った。これではアラブ人はおろか、世界中の心ある誰も、イスラエルを助けようとは思わないだろう。
この光景をザメンホフが見たら、血の涙を流して悲しみ嘆くだろう、と思われた。



民族というのは、人としての誇りのよりどころなのか?
むしろ、憎しみを入れる袋のようなものではないか。その袋の口が開くとき、スポーツ(観戦)でさえ憎悪で歪められてしまうのだ。




Kion vi pensas pri la etno ?

*1:http://en.wikipedia.org/wiki/Bnei_Sakhnin_F.C.
   "They are the most successful Israeli Arab club in the country."

*2:「内に流れるユダヤの血が……」とかテレビでは翻訳されていた