Mesagxo al Unuigxintaj Nacioj okaze de la Tago de Unuigxintaj Nacioj, 24 oktobro 2023 / 国連デーに際しての国連への世界エスペラント協会のメッセージ 2023-10-20

2023年10月7日にハマスイスラエル住民を襲った後、パレスチナ住民へのイスラエルによる無差別な攻撃が激しくなる中での世界エスペラント協会の声明

https://uea.org/gk/1136
世界エスペラント協会のプレスリリースGazetaraj Komunikoj de UEA
第1136 2023年10月20日N-ro 1136 (2023-10-20)
国連デーに際しての国連へのメッセージ(2023年10月24日)Mesaĝo al Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2023
[国連へ送られたメッセージ[ Mesaĝo sendita al UN.
これを皆さんの地元や国の諸紙で発表したり、その他の方法で公表してくださることをお願いします。ありがとうございます。Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
 国際秩序が深刻な脅威にさらされ、  Dum periodo kiam la internacia ordo estas serioze minacata
法の諸原則と寛容の精神に基づく世界の規制が激しく問われている(異議申し立てを受けている)この時期に、kaj kiam la reguligo de la mondo laŭ juraj principoj kaj laŭ tolerema spirito estas severe kontestata,
あらゆる国籍や文化、さまざまな政治的信念を持つエスペラント語話者を団結させる世界エスペラント協会は、2023年の国連デーに挨拶を送ります。Universala Esperanto-Asocio, kiu kunigas parolantojn de Esperanto de ĉiuj naciecoj kaj kulturoj kaj de diversaj politikaj konvinkoj, salutas Unuiĝintajn Naciojn je la Tago de UN 2023.
 1945年に国連が結成された際に、  Kiam oni kreis Unuiĝintajn Naciojn en la jaro 1945,
その創設者たちは世界から戦争という鞭をなくすことを目指していました。ĝiaj fondantoj celis forigi el la mondo la skurĝon de militoj.
その目標はなお達成されていないにしても、Kvankam tiu celo restas ankoraŭ neatingita,
不寛容、民族対立、また経済的搾取が引き続き世界の福祉を脅かしており、さまざまな形で多国間協力を妨げているにしても、kaj kvankam maltoleremo, etnaj rivalecoj kaj ekonomia ekspluatado plue minacas la mondan bonfarton kaj tiel diversmaniere malhelpas multflankan kunlaboron,
国連は希望の光(照明具)であり続けています。Unuiĝintaj Nacioj restas lumigilo de espero.
 その希望は1887年にエスペラントを創出し、民族や人種に寛容な別の世界を構想したルドビコ・ザメンホフが胸に抱いたものでした。  La espero estis tio kio inspiris Ludovikon Zamenhof krei Esperanton en la jaro 1887 kaj imagi al si alian mondon de etna kaj rasa toleremo.
その日以来、エスペラント語は世界的な言論コミュニティ、つまり世界をより良い場所にすることを目的としたコミュニティを形成しました。Depost tiu dato, Esperanto formadis tutmondan parolkomunumon ? komunumon kiu celas igi la mondon loko pli bona.
我々は、言語の違いを克服すること(言語の違いを上回ること superi)、同時に文化的及び言語的多様性を認識することは、平和促進における要素の一つに過ぎないが、重要な要素であるという事実を認識します。Ni rekonas la fakton, ke superi lingvajn diferencojn kaj dume rekoni kulturan kaj lingvan diversecon konsistigas nur unu elementon en la antaŭenigo de la paco, sed temas pri grava elemento.
我々は、平和を促進するためのあらゆる誠実な努力への支持を約束します。そして特に現代において戦争を防止し、多国間協力を促進し、我々に人としての我らの地球の未来についての共通の責任に思い至らせるために多大な取り組みをしてきた組織である国連の努力を支持することをいます。Ni promesas nian subtenon al ĉiuj sinceraj klopodoj antaŭenigi pacon, kaj tute aparte la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj, organizo kiu tiel multe laboris por malhelpi militon dum nia epoko, antaŭenigi multflankan kunlaboradon, kaj memorigi nin pri nia komuna respondeco kiel homoj pri la estonteco de nia planedo.
 世界が存亡の危機に直面している現在、国連は以前にも増して重要になっています。  Dum periodo kiam la mondo frontas danĝerojn ekzistominacajn, Unuiĝintaj Nacioj estas eĉ pli grava ol antaŭe.
私たちは喜んで国連をサポートし、他の皆さんにも同じようにサポートすることを奨励します。Ni volonte donas al ĝi nian subtenon kaj instigas ĉiujn aliajn samon fari.