Datreveno de la militfino / 終戦記念日

Hodiaux estas la tago de post 63 jaroj de la fino de la japana milito.

la datreveno de la militfino

La datreveno de la militfino, unu diras tiel. Por popolo la tago estis la fino de milito, el kiu neniam povas eskapi krom tre malmultaj batalintoj de kontraux-milito.
Preskaux cxiuj de la soldatoj de japanio estis malricxaj normalaj viroj. La homo, kiu kontrauxas militon aux invadon, estis kaptita per pens-polico.
Kaj kaptitanoj estis torturitaj kaj iuj estis mortigitaj kaj aliaj estis fleksitaj. Cxi tiuj subtenis la militon nekontrauxeble.
Unu el ili estis farita la traktiston pri sklavinoj en la armeo. Kvankam li estis batalanto por virinaj rajtoj antaux kaptita. Mi legis en gazeto.
Por popolo turmentita de milito la tago 8.15 estis la fino de milito.


la datreveno de la malvenko

Por demokratistoj de la mondo, por enkarcerigitaj batalantoj, la tago estis la malvenko de japana malbona milito.


la datreveno de la relumo

Kaj por popolo de Koreio, estis la japana kolonio, la tago estis tiel, kiel ekde la tago relumis.


Milito estas delikto kontraux la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj

Milito estas delikto kontraux la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj.
Cxesigu militon ! Neniam militu ! Neniun mortigu ! Neniu estu mortigata !

Artikolo 1

(...)

  1. Gardi la mondpacon kaj la internacian sekurecon kaj tiucele fari efikajn kolektivajn disponojn por malhelpi kaj forigi minacojn al la paco, subpremi atakajn agojn kaj aliajn pacorompojn kaj realigi, per pacaj rimedoj konforme al la principoj de la justeco kaj de la internacia juro, la alĝustigon aŭ solvon de internaciaj malkonsentoj aŭ de situacioj kiuj povus konduki al pacorompo.
  2. Disvolvi inter la nacioj amikajn rilatojn bazitajn sur la respekto de la principo de egaleco de la rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto disponi pri si mem, kaj fari ĉiajn aliajn disponojn taŭgajn por solidigi la pacon de la mondo;
  3. Realigi la internacian kunlaboradon solvante la internaciajn problemojn de ekonomia, socia, intelekta aŭ homhelpa karaktero, disvolvante kaj subtenante la respekton al la homrajtoj kaj al la fundamentaj liberecoj por ĉiuj, sen distingo de raso, de sekso, de lingvo aŭ de religio. (...)


Artikolo 2

(...)

  1. La organizaĵo ...
  2. La membroj ...
  3. La membroj reguligas solvas siajn internaciajn disputojn per pacaj rimedoj, tiel ke la paco kaj la internacia sekureco kaj la justeco ne estu endanĝerigata.
  4. La membroj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de ĉia ŝtato, ĉu en ĉia alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

(...)

Tradukis Vilhelmo Lutermano

http://eo.hades-presse.com/charto/1