福島原発からの汚染水の海洋流出→海洋放出へ(政府方針)/ Elfluo ---> Elfluigo de poluita akvo de FUKUSxIMA

La tre dense poluita akvo de radio-akciveco elfluas en la maron ĉe la FUKUŜIMA atomcentralo. La elektro-kompanio fuŝis kaj fuŝis la bariadon de elfluo. Kaj nun el la grandaj ujoj de poluita akvo elfluas tre danĝera akvo.
Japana registaro fine malgraŭvole eklaboras. Jen, ĝi decidis elfluigi poluitan akvon en la maron!



Iuj sciencistoj diras, ke tre maldensigita poluita akvo ne estas danĝera kaj nek venena. Tamen la sumo de la radioaktiveca materialo ne malmultiĝas per la maldensigo.
Kaj la registaro ankaŭ diras, ke oni faras maŝinon, kiu deprenas radioaktivecon el la akvo. Sed demandite la registaro respondis, ke la kompletigo de la maŝino estas nur deziro, kaj tio ne estas garantiita.



Ve!? Tio estas egale al nenion-fari, ĉu ne?



Mi timas: elfluigita poluita akvo disvastiĝos en la tutan maron en la mondo. Radioaktiveco akumulos en maraj vivaĵoj. La fiŝkaptado / fiŝmanĝado fariĝos danĝera kaj venena por homaro.

www.youtube.com