Lerneja festo de mia filino okazos.

風呂に入っていると、二階で子どもが楽しそうに歌っている声が聞こえてきた。しかしそれは歌い声ではなく、小学校の文化祭に親が観に来てくれないことを知って、泣いている声なのだった。


Tiam, kiam mi estis banujo, mi ekaŭdis gajan kantatan voĉon de mia filino. Knabineca alta voĉo kantis ion.

  • Hiiiioo, Ohooo, hiiiie, U, U, Hiiiiooo....

Post iom da tempo mia edzino venis al mi kaj diris trans la maldika pordo de banejo al mi.
Edzino: Kara, bonvolu ĵaŭde spekti teatraĵon de nia filino, ĉu?
(En la venonta ĵaŭdo --- post morgaŭ --- okazos la lerneja festo.)
Edzino: Jam vi scias, ke mia sanstato estas daŭre malbona, kaj mi ne povos iri lernejon...
Mi respondis kun ĝena tono.
Mi: Mi antaŭe deklaris, en la venonta ĵaŭdo mia laborejo devos ricevi revizion duonjaran, tio estas tre grava. Mi ne povas iri lernejo.
Edzino: Jes, tamen estas ploranto en la ĉambro.
Mi: E? Ĉu ŝi ne estas kantanta, sed ploranta?

  • Ahiiiiii, Uiiiiiii...

Mi: Ho... Je kioma horo okazos ŝia teatraĵo? Fum... Mi prove petos al mia estro, mi povus havi mallongan liberan tempon en la tago.



Ŝi jam scias tion, kaj mi scias tion. Ni ne povas iri lernejon tage pro laboro kaj pro malsano.