Enjapanaj koreanoj kaj "malama parolado" (hate speech)


En lastaj jaroj en Japanio oni zorgas kaj timas malĝentilajn ŝovinismajn kaj rasismajn "malamikan paroladon" (hate speech) precipe por koreanoj rezidantaj en Japanio.

下の記事の内容は、在日コリアンの歴史2‐解放後編に述べられていることと同じ内容が多いですので、リンク先をお読みいただくと良いと思います。



Ko Ĉanju : "la perspektivo de kunvivado kaj ŝovinismo vidata de koreoj rezidantaj en Japanio" el "Ĵurnalo de Japanaj Sciencistoj" la decembra numero, 2014 (de la Asocio de Japanaj Sciencistaj)

    ...Malgraŭ jam konata afero, mi montru resumon de japana politiko pri trakto pri koreanoj rezidantaj en Japanio.

    Koreio estis koloniigita en la jaro 1910 de Japanio, kaj multaj koreanoj translokiĝis en Japanion, kaj en 1945, en kiu jaro Koreio estis malkoloniigata, du milionoj da koreanoj estis en Japanio.
    En Oktobro 1945 koreanoj fondis "la Ligon de Koreanoj Rezidantaj en Japanio", kaj kun ĝi, la unuaj generacianoj starigis forprenitajn siajn gepatrajn lingvajn kursejojn en tuta Japanio, kaj ili estis kreskigataj kiel koreaj lernejoj.

    SKAA (Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj) komence rigardis enjapanajn koreanojn kiel "liberigitaj popoloj", kaj tamen same laŭnecese traktis ilin "malamikajn homojn". Sed poste la mondo envolviĝis en la malvarman militon inter la Oriento kaj la Okcidento, kaj SKAA ekpremis la enjapanajn koreanojn. La celilo de subpremado unue direktiĝis al la korea nacia edukado.

    En januaro 1948, la preskribo de estro de lerneja edukado de la Eduka Ministerio, titolita "Pri la traktado de la lernejoj fonditaj de koreanoj" estis sendita al la guberniestroj, kaj komenciĝis fermigo de koreaj lernejoj kaj batalo kontraŭ tio. En la sama jaro 24an de aprilo, en la urbo KOBE, la guberniestro kaj lernejoj interkonsiliĝis, kaj la guberniestro promesis nuligi la ordonon fermi lernejojn, sed tuj poste SKAA deklaris krizan cirkonstancon kaj du mil koreanoj estis arestitaj. 26an de aprilo, en la urbo OOSAKA, ĉeestantojn de protesta mitingo atakis policanoj kaj fajr-estingistoj, kaj 16 jarojn aĝa knabo estis pafmortigita.

    En la korea duoninsulo, en majo 1948 oni trude okazigis ĝeneralan balotadon en nur suda parto, kaj aŭguste stariĝis la Korea Respubliko. En septembro en norda parto de la duoninsulo la Korea Popoldemokratia Respubliko estis starigita, kaj la departigo de Sud kaj Nordo estis fiksita.

    En la venonta jaro, 1949 la japana registaro refoje trude fermis koreajn lernejojn, kiuj ankoraŭ restis. Rezulte, nur unu privata lernejo, kiu estas el la Rezidantaro de Korea Respubliko, estis aprobita, sed la kromaj, ĉiu alia korea lernejo estis fermigitaj.

    Depost 1948 en kelkaj gubernioj, en kelke da publika lernejo instaliĝis "nacia (korea) kurso", kiu okazis nur unufoje por ĉiu semajno je post leciono kaj en kiu oni instruas pri naciaj aferoj. Sed, la kursoj estis tiom senhelpaj, ke la naciaj instruistoj ĝemis, "ni ne ricevas eĉ pajlajn paperaĉojn", do la kursoj sinsekve malaperis. En la gubernio OOSAKA la korea kurso ankoraŭ daŭras nun, sed la cirkonstancoj estas tre malriĉaj.

    En septembro 1950, la San-Franciska Pacpakto estis subskribita, kaj Japanio reprenis sian suverenecon. Samtempe, la leĝa situacio de enjapanaj koreanoj ŝanĝiĝis de "japan-ŝtatanecon havanto" al "japan-ŝtatanecon forlasinto". Kaj la japana registaro sistemigis diskriminaciajn politikojn por "re-fremdul-iĝintaj" koreanoj pretekste de ekzisto de ŝtatanecaj artikoloj en leĝoj.

    En junio 1965, malgraŭ grandaj oponaj movadoj en ambaŭ landoj Japanio kaj Koreio, la Japanio-Koreio Baza Interrilata Kontrakto estis farita. La japana registaro aprobas la Korean Respublikon (Sud-Koreion) kiel "nur unu leĝokonforman registaron", kaj normaligis la diplomation kun Sud-koreio, dum proklamis rompi diplomation kun Nord-koreio.

    Tiamaj dokumentoj montras la japanan registaran vidon pri enjapanaj koreanoj.

    Sur unu el preskriboj senditaj al tuta enlando en decembro 1965 skribiĝas: oni akceptas enlernejon de koreaj idoj (eĉ la sudaj, eĉ la nordaj) dezirantaj enlernejon, dum oni neiam "aparte traktu" koreanojn en la eduka procezo.     Kaj krome, la preskribo specifikis, ke oni devas neniam aprobi koreajn lernejojn kiel ortodoksajn (laŭleĝe unua ranga) kaj eĉ neortodoksajn.

    Konsilisto IKEGAMI-Tsutomu eksa-oficestro de enmigrintoj de ministerio pri justico skribis en sia libro "la leĝa situacio de fremduloj --- 200 demandoj": Ĉar la japana registaro havas ĉion aŭtoritaton pri la traktado de enjapanaj eksterlandanoj, do la registaro rajtas libere ĉu manĝi ilin bolite, aŭ bakite (disponi ilin). En tiuj dokumentoj troviĝas neniom da la konscion respekti nacian identitecon, male sendelikate esprimiĝas volon de asmilismo, ke "se koreanoj volas eviti diskriminacion, do japananigu sin."

    Depost 1950, malgraŭ troa malriĉeco la unuaj generaciaj enjapanaj koreanoj tutlande movadis refondi koreajn naciajn lernejojn, kaj iam la movado atingis je pli ol 150 da lernejoj, kaj kvardek mil lernantoj.

    La japana ministerio pri edukado daŭre fortigis premi la koreajn lernejojn. Sed la kontraŭaj agadoj aperis en tuta lando. Gubernioj aprobis koreajn lernejojn kiel ne-ortodoksajn, kaj subvenciis ilin kvankam je malmultaj financoj.

    La historio movis. En 70aj jaroj: la juĝbatalo pri diskriminacio en dungado de HITACHI. En 80aj jaroj: rifuz-movado de premado de fingromarkoj sur la registra karto de eksterlandano. La popola opinio arde kondamnis naci-diskriminaciadon.

    Kaj en 1981 Japanio, kiun oni monde mallaŭdis pri akcepto de vjetnamaj rifuĝintoj, aliĝis al la "konvencio pri la statuso de la rifugxintoj kaj senpatrujuloj", kaj starigis la leĝon "pri enmigranto kaj rekono de rifuĝintoj" (1982 validiĝis). La leĝo por transmaraj enmigrintaj rifuĝintoj iom plibonigis la rajtojn de enjapanaj koreanoj.

    En 1990aj jaroj, koreaj lernejoj fariĝis granda afero. (koreaj lernejoj ne povis partopreni oficialajn sportajn festojn en Japanio.) Unue, oni riproĉis la Ligon de Tutlanda Mezalta Lerneja Sporto, "kial malakceptas koreajn lernejojn, kaj kial blokas junularan sportan komunikiĝon?". Kaj en septembro 1997 koreaj lernejoj partoprenis "la inter(mezalta)lerneja atleta kongreso".

    En aprilo 1994 mildigis diskriminacion pri diskonta procento de abonbileto de Japana-Fervojo por vizitado al lernejo. La japana eduka ministerio obstine rifuzis aprobi kvalifikon ekzameni en-universitaton de lernantoj de koreaj lernejoj, sed privataj universitatoj sinsekve ek-akceptis ilin (en la jaro 2003, ili rajtas ekzameni je ŝtataj universitatoj).

    En 1995 granda tertremo okazis je Hanŝin regiono, tiam koreaj lernejoj, (nord- sud-) koreanoj tre ege helpis japanajn damaĝintojn, kaj tion amaskomunikiloj raportis. La ŝlosila vorto "kunvivi plurkulture" disvastiĝis. Ja en la 21a jarcento faru socion sendiskriminacia, tia etoso saturiĝis en la japana socio...

    ...En multaj landoj, laŭ tempo, diskriminacia sistemo dissolviĝis, dum en Japanio lastatempe, male, diskriminacia sistemo estas fortikiĝanta, tio estas retroiras kontraŭ monda tajdo.

    Mi iam vojaĝis en Ĉinio, Usono kaj Sovetiaj landoj por esplori situacion de tieaj koreanoj. Tiam mi estis konvinkita, ke en ĉiu lando estas naciaj (etnaj) konfriktoj, sed en nur Japanio etna diskriminacio estas fiksita leĝe kaj sisteme.
    ...Por vere elradikigi "hate speech"-on (malaman paroladon), unue la registaro kaj municipoj devas nuligi ŝovinismajn politikojn, kaj devas firme malakcepti rasismon.