Cxu vi sxatas strigon?

Mia filino estas en la kvina jar-klaso de elementa lernejo. Ĉiu klasano formis etan statuon de si mem, kiu estas la profesia figuro de sia deziro. Ili devas montri sin en la dezirantan profesian figuron estontan.
Okazis ekspozicio de la statuoj en la elementa lernejo. Mia edzino iris vidi ĝin. Unu formis sin kiel flegistinon en la statuo, kaj alia formis sin kiel fajrestingiston, k.s.
Mia edzino trovis la filinan. Ĝi estas titolita, "Bredisto de strigo". La statuo tenas grizan strigeton sur sia brako etendita.