UNRWA-malpermesa leĝo ekvalidos morgaŭ, severe limigante la subtenon de rifuĝintoj

UNRWA-malpermesa leĝo ekvalidos morgaŭ, severe limigante la subtenon de rifuĝintoj

UN kaj homrajtaj grupoj kritikas Israelon

AKAHATA la 29-an de januaro 2025 [Internacia]
[Kairo = Yutaka Akiyama]

    Israelo planas validigi leĝon je la 30-a, kiu malpermesas la agadon de la Agentejo pri Helpo kaj Laboro de Unuiĝintaj Nacioj por Palestinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento (UNRWA([en]United Nations Relif and Works Agency for palestine refugees in the near east) ene de la lando.
Proparolanto de UNRWA Ĵuliet Touma riproĉas Israelon, dirante en intervjuo kun nia ĵurnalo, "Estas la unua fojo en la historio, ke membroŝtato de UN malpermesas agadon de UN-agentejo."
    Israelo asertas daŭrigi kunlabori kun humanitaraj organizoj krom UNRWA,
sed proparolanto Touma diris, "Neniu alia UN-instanco prizorgas lernejojn aŭ klinikojn kiel UNRWA, kaj neniu alia UN-instanco havas la aŭtoritaton, personaron aŭ scipovon por funkciigi ilin" .
"kaj la agado ne povas esti plenumita subite."
    UNRWA funkcias en Sirio, Jordanio kaj Libano, same kiel Orienta Jerusalemo, Cisjordanio kaj Gaza Sektoro, kiujn Israelo okupadas ekde 1967.
    La nova leĝo malpermesas UNRWA kontakti israelajn aŭtoritatojn.
Provizi helpon en la okupataj teritorioj postulas kunordigon kun la aŭtoritatoj.
Promulgi la leĝon estos kreos signifajn limigojn al la helpado.


Ne ebligas reveni hejmen
    Palestinaj rifuĝintoj estis kreitaj kiam la Ŝtato de Israelo estis fondita en 1948.
Pli ol 200 vilaĝoj estis detruitaj kaj ĉirkaŭ 750,000 homoj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn.
    En 1948, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj rekonis la rajton de palestinaj rifuĝintoj reveni al sia patrujo (revenrajto), kaj la sekvan jaron, en 1949, decidis establi UNRWA.
Ekzistas nuntempe ĉirkaŭ 5.9 milionoj da palestinaj rifuĝintoj registritaj ĉe UNRWA, inkluzive de iliaj posteuloj.
Israelo ne rekonas ilian revenrajton kaj ne permesas al ili reveni al siaj hejmoj.
    La celo malpermesi UNRWA'n estas "nuligi statuson de palestinaj rifuĝintoj kaj revenrajton."
Riham Ĵafari, proparolanto de la palestina homaj-rajtoj-grupo "ActionAid Palestine", diras al nia ĵurnalo:
Li daŭrigis, "Se la agadoj de UNRWA estas malpermesitaj kaj anstataŭigitaj per alia organizo, Israelo neos la rajton de reveno eĉ pli forte. Ni ne akceptos tion."
    Israelo delonge rigardas UNRWA'n malamika.
Ekzemple, la ministerio de eksterlandaj aferoj de Israelo deklaris en 2018, ke "UNRWA celas eternigi la statuson de palestinaj rifuĝintoj kaj detrui la Ŝtaton de Israelo."
Ĉi tio estas senkaŝa deklaro, ke UNRWA, kiu subtenas palestinajn rifuĝintojn, kiuj volas reveni al sia patrujo, estas malhelpo por Israelo.
    Proparolanto de UNRWA Touma emfazas, ke "la rezolucio de la palestina problemo pri rifuĝintoj devas esti parto de politika solvo de la israela-palestina problemo."


Ĉu USONO setladon allasas?
    Usona prezidanto Trump alturdas al Jordanio kaj Egiptujo, ke loĝantoj (multaj el kiuj estas palestinaj rifuĝintoj) de la Gaza Sektoro, kiu estis detruita de israelaj armeaj atakoj, translokiĝi en la du landojn.
"Ĉi tio estas ligita al la klopodoj de Israelo malpermesi UNRWA kaj forpreni la rajton de reveno por palestinaj rifuĝintoj.
Ankaŭ ekzistas movado por konstrui israelajn setlejojn en la Gaza Zono, kiun Trump efike aprobis," s-ro Ĵafari diras.
    Por la leĝa malpermeso Israelo pretekstas la engaĝiĝon de iuj dungitoj de UNRWA en surprizatako kontraŭ Israelo fare de la islama organizo Hamas.
Sed en decembro de la pasintjare, la Ĝenerala Asembleo de UN pasigis rezolucion kun la subteno de 159 landoj petante, ke UNRWA daŭrigu siajn laborojn.