Ekskurso kiel korpa ekzerco

Dum ferioj korpa ekzerco mankas al ni. Do, ni ekskursis al "Omuro 88 sanktejo".
La 88 sanktejo kuŝas en la monteto, kiu situas malantaŭ grandega templo "Nin-na ĵi, kiu estas la monda heredaĵo, kaj la sanktejo estas parto de la templo.
La nomo de la monteto, en kiu troviĝas la 88 sanktejo, estas "Ĵooĵu-san" (efektiviĝa-monto).
En Ŝikoku-insulo el la japana insularo troviĝas 88 famaj ligitaj temploj (reto de temploj), kaj multaj homoj ĉiam pilgrimas.
La monteto Ĵooĵu-san havas la agentejojn de ĉiuj temploj. T.e. en la monteto Ĵooĵu-san estas malgranda "Ŝikoku insulo", kaj tie la reto de temploj estas reaperigita. Tie troviĝas 88 da templo malgranda.


Ni ĝis nun neniam vizitis tien krom nia filineto. Ni paŝe eliris el nia hejmo je la 10a horo, kaj atingis Nin-na templon je la 11a horo. Post necesejo ni tuj eniris en la monteton.
Mia edzino kaj filineto recitis la budhisman esoteran frazon mallongan je ĉiu templo. Kompreneble ili ne memoris tiajn frazojn. Kaj la frazoj estas en la sanskrita.
Je ĉiu templo mallonga esotera preĝ-frazo estas afiŝita, kaj ĝi estas skribita nur prononce per la japanlingvo.



Ni lacigis siajn gambojn, kaj reiris hejmen per buso. Per buso ni veturis 10 minutojn al haltejo proksima de nia hejmo. La tempo estis la 16a horo.