La unua songxo de la jaro

できたと思います。ちょっと長くなりましたが。
Antaŭ longa tempo. Unu templo havis tri novicajn bonzojn, kiuj estis etaj knabetoj, aĝis ĉirkaŭ ses jarojn.
Iam la inicanta bonzo admonis ilin, "Absolute neniam konfesu enhavon de via unua sonĝo de la jaro. Se vi dirus la enhavon, la sonĝo ne realiĝos. Ripete mi diras forte, ne diru vian sonĝon! Ĉu vi komprenas?"
Ĉirin: Jes, mi komprenas.
Hokorin: Jes, mi neniam diros pri ĝi.
Mokkoosoo (plej malpli aĝa): Mi ne diras absolute.


Nu, en la 2a mateno de la jaro, la bonzo venigas Ĉirin al la ĉambro.
"Konfesu al mi, kian sonĝon vi sonĝis?"
"Vi diris, neniam diru pri ĝi, ĉu ne?"
"Bone, bone, mi donos dolĉaĵon al vi, do diru al mi."
Ĉirin fine diris sian sonĝon.
Poste Hokorin estis alvokata de la bonzo, kaj li estis venigite en la ĉambron sekrete.
"Konfesu vian sonĝon. Ĉirin jam diris sian sonĝon al mi."
"Ho, jes? Sed vi admonis al ni, absolute neniam neniam diru, ĉu ne?"
"Ho, vi estas bona knabo! Mi donos dolĉaĵon al vi kaj krome poŝ-monon! Nur vi ricevos monon."
Hokorin fine konfesis sian unuan sonĝon de la jarkomenco.



Kaj finfine plej juna Mokkoosoo estis invitata en la ĉambro sekrete.
"Mokkoosoo, vi estas plej aminda. Ĉu vi sonĝis en la lasta nokto?"
"Jes, via bonzo."
"Hoo, jes jes, bone bone. Do, diru al mi vian sonĝon, vi povas."
"Ne, mi neniam diras."
"Kion vi diris? Vi devas konfesi vian sonĝon. Ho, mi eraris. Mi donos ĉi tiun dolĉaĵon, kaj jarkomencan poŝmonon plej multe el vi."
"Ne, mi neniam diras absolute."
"Ve!? Vi ne volas obei al mi inicanto?!"
La bonzo tre ege koleris, kaj li enmetis la knabeton kun iom da akvo kaj iom da manĝaĵo en la lignan keston, kaj fermis la keston per najloj.
"Stultulo! Mi forĵetu vin en rivero! Iru, iru fluante ien ajn, vi volas!"


Ho, tre kompatinda knabeto! La kesto fluis sur rivero, kaj iris sur la maro, kaj post kelkaj tagoj atingis insulon.
La insulo estis ograj insulo, tre multaj ogroj loĝis.
Ogroj trovis la keston kaj malferminte ĝin miris ege, ĉar eta knaba bonzo estis malvigla en la kesto.
Ogroj flegis kaj manĝigis ion al la knabeto, kaj knabeto revigliĝis.
"Kio okazis al vi?"
Mokkoosoo klarigis sian historion.
"Hoo, tre malbona bonzo estis!", la ogroj simpatiis lin, kaj demandis.
"Kia sonĝo estis via sonĝo? Konfesu nur al ni?"
"Mi neniam diros."
"Hmmmm, Ho, ĉi tie ni havas du nadlojn, longan kaj mallongan. Longa nadlo povas mortigi ian ajn vivaĵon per unu pikado. Kaj la mallonga povas revivigi ian ajn kadavron per unu pikado. Ĉu vi volas unu el ili?"
"Mi ne povas kredi vian parolon, ĉu vere aŭ ne."
"Hmmmm, do, ĉi tie estas du vagonoj. Tiu vagono povas veturi por 1000 kilometroj dum momento per ĉi tiu butono. Kaj ĉi tiu vagono povas 2000 kilometrojn. Ni donu unu el ili al vi. Do, diru al mi vian sonĝon, ni petas elkore."



Ja tiam tien venis unu sovaĝhundo. La knabeto iomete pikis unufoje ĝin per la longa nadlo. La hundo silente falis, kaj mortis certe. Kaj la knabeto pikis per mallonga nadlo ĝin. Tuj la hundo vigliĝis kaj forkuris ien.
Ho, ogroj diras la veron, knabeto murmuris kaj subite havante la mallongan nadlon rapide envagoniĝis en la 2000-kilometra-vagonon, kaj puŝis la butonon.
Bjuuuuun!
La vagono foriris ien tre ege rapide. Ogroj bruis kaj koleris, tamen estis tro malfrue.



La vagono haltis ĝuste je 2000 kilometrojn.
Tie estis sur la vasta strato. Kaj popoloj amasiĝis tie. Popoloj kolektiĝis ĉirkaŭ la avertotabulo.
Laŭ tabulo la filino de la granda riĉulo s-ro Matenasuno estas tre malbone malsana, kaj mortanta. Al iu ajn, kiu resanigas ŝin, la riĉulo donos ion ajn deziratan.
"Mi iru tien", diris la knabeto.
La knabeto iris al la granda domo de la riĉulo s-ro Matenasuno, kaj la familianoj dubante tamen akceptis lin. En granda ĉambro, la fraŭlino jam perdis sian varmecon en sia brila lito.
Sed knabeto pikis la kadavron per la mallonga nadlo.
Kaj la fraŭlino malfermis siajn okulojn kaj leviĝis kun rozkoloraj vangoj.



La gepatroj tre tre ege ĝojegis!
"Vi, kara, estas la savanto de mia filino. Vi donis al ŝi vivon ree! Ni petas elkore al vi, bonvole edziĝu kun nia filino!"
"Jes, volonte!"
Li, ankoraŭ knabeto, edziĝis kun ŝi.



Cetere, alia riĉulo s-ro Vesperasuno loĝis trans la rivero. En la urbo troviĝis du riĉuloj ambaŭ riverflanke. Ankaŭ la filino de s-ro Vesperasuno estis ege malsana samkiel la filino de s-ro Matenasuno.
Mokkoosoo kompreneble resanigis ankaŭ ŝin. Kaj ankaŭ la gepatroj de la fraŭlino petis al li geedziĝon.
Kaj li konsentas. Li kutimigis sin dum antaŭa duona monato (la 1a - la 15a tago) loĝi en la domego de Matenasuno, kaj malantaŭan parton de monato loĝi en la domego de Vesperasuno.


Inter du domegoj sur la rivero oni konstruis la oran ponteton brilan tre belan.
Kaj poste oni vidis: en la vespero de 15a tago de ĉiu-monato sub la vespera ruĝa malleviĝanta suno, eta Mokkoosoo eliras el la domego de Matenasuno man-kondukate de la fraŭlino, kaj transiras la ponteton. Je la mezo de la ponteto jam venis la fraŭlino de Vesperasuno por akcepti sian etan edzon. Kaj ŝi prenas lin je lian manon, kaj eniras ili en la domegon de Vesperasuno.
Ili daŭre vivis pace kaj feliĉe.



La sonĝo de Mokkoosoo estis jen: li estas paŝe transiranta sur oran ponton bele vespere kun du belegaj fraŭlinoj.



P.S. Mi dankas al s-ro typedesigner pro lia detala kontrolo kompleza.