Dikigxo / ちょっと太ってきた。

Mi mendis kaj ricevis la alport-servon (liverad-servon ?) de manĝmaterialoj ĉiutagaj dum du semajnoj. La servisto ĉiutage alportas unu vespermanĝon da manĝmaterialoj, kiuj ne estas kuirita. La kvanto de la manĝmaterialoj estas por ĝuste la nombro de la du familianoj. Sed ĉar mia filineto estas ankoraŭ infaneto, la kvanto estis iom tro multa. Do, mi ĉiam tro manĝis ĉiu-vespere.
Tio estas la kaŭzo de mia lastatempa dikiĝo.


Dikiĝi estas facile, maldikiĝi estas malfacile en riĉa lando por malriĉuloj.
La graseco ne estas la signo de riĉeco, sed unu fenomeno de malriĉeco.


食材配達サービスを二週間受けてみたら、われわれには少し量が多くて、太ってしまった。
われわれ貧しい者が、物のあふれた国で太るのは簡単だが、やせるのは難しいものである。
肥満は裕福の証ではなく、貧困の一形態である。