Tolstoj, Religio, Milito kaj la respondeco

La milito kaj religiulo

Ĉi tiu jaro estas la centjara jubileo post forpaso de Tolstoj.
Feliĉe hodiaŭ mi sola vizitis la ekspozicion pri Tolstoj, kiu okazas je "Ittooen". Pli precize mi skribas: la ekspozicio pri Tolstoj okazas en "Koosooin" de "Ittooen".
Tolstoj estis el nobelo, sed li poste kritikis militon, ŝtaton, socion kiu havas malriĉularon kaj li kritikis eĉ religion. Do, li estis rigardata kiel danĝera persono kaj persekutata de polico. Eklezio ekskomunikis lin. Li finiĝis sian vivon kiel radikala pacisto.
Kaj nia Nishida-Tenkoo estis influata de Tolstoj, kaj Nishida fondis organizon "Itooen". Oni diras tiel en la ekspozicio.
La subtitolo de la ekspozicio estas "la fonto de la pacismo". Kaj oni montris Nishida-n kiel akceptinto de la pacismo, kaj afiŝis kronologian tabelon pri Nishida, sed pri periodo de la dua mondo milito la tabelon havas nur vakecon.
Nishida samkiel aliaj japanaj religioj subtenis la militon, ĉu ne? Se li mem persone ne subtenis ĝin, sed certe li kunhelpis ŝtatan militon.
Malgraŭ la titolo "Pacismo" ili ne respondis sian paseon, ĉu ne?


Mi bedaŭras tion.