Sovagxkatoj kaj sovagxaj aproj / ノラネコとイノシシ


Sur la vojo reveni de la ekspozicio mi vidis unu apr-idon. Ĉar besto apro estas tre timema, oni malofte trovas ĝin sub la suno. Sed ĝi sentime manĝas ion apud la vojo. Mi rapide elprenis fotilon kaj fotis ĝin. Ĝi vidis min, sed ankoraŭ senmove manĝas daŭre.
Homo venis. Mi diris, "apro, aprido troviĝas!"
Tamen li senvorte preterpasis.
Post kelkaj minutoj iom maljuna virino venis, kaj mi alvokis al ŝi, "apro manĝas ion, vidu, vidu ĝin!"
Ŝi respondante diris: "Aha, ĝi ofte aperas ĉirkaŭ ĉi tiu loko. Homoj troviĝas kiuj donas manĝaĵojn al sovaĝkatoj. Ili disverŝas manĝaĵojn kaj foriras tuj, do ne nur katoj sed aproj venas sentime! Loĝantoj estas tre ĝenataj de la bestoj per malbonodoroj kaj aliaj. Ili disfosas ĝardenojn tien kaj ĉi tien.
"Aha, jes. Ĝi estas ne aperinda besto, ĉu ne?"
"Jes, jes."
Dum konversaciado la aprido manĝas daŭre ion.


戸外でノラネコに餌をたくさんばら撒くもんだから、イノシシが山から出てきて平気にそれを食べている。近所の花壇も荒らしているらしい、という話。