Sabate / 土曜

Hodiaŭ: vekiĝis je la 7a horo kaj 30 minutoj, malfrue de kutime je 40 minutoj.
Post matenmanĝo mi lavis ĉemizojn, tukojn ktp. Kaj poste mi purigis ĉambrojn.
Kuiris tagmanĝon por filino, kaj post tagmanĝo venis elektroinĝeniero por ripari malvarmigujon.
En la malvarmigujo iu parto deviis. Tuj inĝeniero riparis ĝin, kaj mi pagis tre multe. Tio estas laŭ leĝo, mi povis nenion.
Nu, do, mi kaj filino eliris aĉeti manĝaĵojn. Mia edzino amas figon, ni aĉetis ankaŭ figojn. (Mi ne amas figon.)
Reveninte hejmen mi kuiris vespermanĝon. Hodiaŭa vespermanĝo estis fritita porkaĵo, misosupo, brasiko pritranĉita kaj rizo.
Antaŭ vespermanĝo ni enprenis la sekajn lavitajn ĉemizojn en ĉambron.
Laŭ veterprognozo morgaŭ nube kaj sune.
Se permesus DIO min, morgaŭ mi volus viziti ekspozicion pri Tolstoj.