Donaco je Kristnask-tago / サンタはいつの間にか来て、素早く去った

Sankta Nikolao venis iam, kiam ŝi ne rimarkis; kaj tuj li forlasis.

Mia filino kredas je Sankta Nikolao. Ŝi respektas lin. Ŝi skribis leterojn trifoje al li (pere de mi). Je la mezo de la sankta nokto ŝi vekiĝis pro la ekscitiĝo kaj malfacile redormis. Kiam mi interrompis mian dormon je la 3-a horo, ŝi ankoraŭ ne endormis.
Finfine mia edzino metis la donacojn je kapkuseno de filino, tuj ŝi revekiĝis kaj diris.

  • Panjo, panjo, ĵus io krakis, ĉu ne!?
  • M... mmm... mi nenion rimarkis... tuj endormu...
  • Panjo, panjo, jen, donaco, donaco estas metita je mia! Kiam Sankta Nikolao venis? Tuj li foriris? Ĉu vi vidis lin?
  • Dormu!

Matene ŝi malfermis la sakon, en la sako troviĝis bild-libro sed ne estas enmetita la ludilo kiun ŝi deziris.

  • Bedaŭrinde. Via deziraĵo ne estas enmetita.
  • Ne, ne! Certe la aĵo ne troviĝis, sed belan libron li donis al mi. Mi estas kontenta sufiĉe. Ĉar Sankta Nikolao devas kuri la tutan mondon tre rapide pro ĉiu infano. Ni devas ne deziri multon al li.


Mi trankviliĝis.