"Kial vi kandidatigas WATAMI-on !?" Gepatroj de mortinta laboristino, kiu mortis pro ekscesa laboro, protestis al la Liberal-Demokrata Partio.


Baldaŭ komenciĝos la elekto de la senatanoj (la dua ĉambro aŭ ĉambro de konsilistoj) de Japanujo. La japana registara partio, la Liberal-Demokrata Partio decidis kandidatigi s-ron WATANABE-Miki-n.
S-ro Watanabe estas la fama sukcesinto. Li de juneco celis fariĝi prezidanto de kompanio, kaj sukcesis. Li administris grandan ĉenan tavernon, nomatan WATAMI. Nun li estas honora (eks)prezidanto de WATAMI-grupo.
Kaj la kompanio WATAMI estas fama samkiel "BLACK-Kompanio" (nigra aŭ malpura ,maljusta kompanio). Ĝi laborigas laboristojn troe. Oni diras pri WATAMI, "korpo kaj vivo rompiĝinte mi eksiĝis el WATAMI post du jaroj", "sen libertago 250 horojn laboris", "60000 enojn da nekonetebla antaŭdepreno de salajro", "estis devigita aĉeti librojn de la prezidanto" ...
Mallonge: WATAMI ekspluatas junajn laboristojn per tro longa labortago kaj per malalta salajro. En la jaro 2008, 26 jara laboristino sinmortigis pro trolaboro, kaj labor-institucio konstatis tion kiel labor-devena.



(foto: La patro de la mortinta laboristino, kiu protestas al oficisto de la Liberal-Demokrata Partio. 2013-06-28 Antaŭ la centra oficejo de la Liberal-Demokrata Partio.)



La ĉen-taberno "WATAMI", kiu enpelis sian laboriston en sinmortigon per devigi tro longan laboron (141 hora ekster-tempa laboro por monato). La fondinto, eks-prezidanto, WATANABE-Miki (53), kiu laŭdegas ekscesan laboron, kandidatos oficialigite de la Liberal-Demokrata Partio por konsilisto.


Hodiaŭ la gepatroj de s-ino MORI-Mina (tiam 26), kiu sinmortigis pro trolaboro kaj estis dungito de WATAMI, vizitis la centran oficejon de Liberal-Demokrata Partio por peti malkandidatigi (nuligi la oficialigon de) s-ron WATANABE.


La gepatroj deziris rendevui la politikiston, sed la partio sendis oficiston kaj akceptis (blokis) ilin ekster la pordo.


Pro troa maldeca kaj malfidela akcepto la patro (65) kaptis la oficiston je la brusto, kaj persekute alpaŝis. "Kial vi kandidatigas WATAMIn? Kvankam ni suferadis dum kvin jaroj ĉiutage ĉiutage...".
La patrino kun foto de mortinto kviete kaj tamen kolere diris, "ni venis ĉi tein por vidi politikistojn".



(foto: la patrino kun mortinta filino. Malantaŭ ŝi helpanto tenante montras platon skribitan "WATAMI, murda kompanio".)


Ne ekster pordo, sed en la oficejo vidigu politikistojn (de elekta strategio)!
La gepatroj kaj helpantoj volis eniri, sed policistaro blokis ilin.



Laŭ gazeto s-ro WATANABE alvokas al sia ĉiu dungito, "365 tagojn, 24 horojn laboru ĝis morto!", "laboru senlimigite de la regula labortago!"


La gepatroj volas rendevui s-ron WATANABE, sed tio ankoraŭ ne realiĝas.


Nuna ministraro de s-ro ABE elkore deziras konsilantiĝon de s-ro WATANABE. Ĉar ili celas grandan malreguligon de laborado kaj (mal)dungado.


La gepatroj krias, "Ĉu administristo, kiu ofte kontraŭleĝas kaj sinmortigis junulon, havas kvalifikon fariĝi dietano?"