Piedirado

Kutime mi iradas laborejon per biciklo aŭ per malgranda motorciklo. (Mi ne havas aŭton.)
En la motorcikla ekzerc-kunveno,antaŭ-antaŭ hieraŭ okazis, mi sentis neceson fortikigi mian korpan forton, precipe la koro kaj la pulmo. Kaj mi lastatempe vidis mian figuron en foto tre malbela pro ŝvelinta ventro.
La distanco inter mia hejmo kaj laborejo estas rekte-linie 5 kilometrojn, voje 6 kilometrojn. Tio necesas unu horon per piedirado. Por hardi mian korpon, hodiaŭ mi piediris al laborejo.
Post matenmanĝi, lavi ĉemizojn, kaj post elmeti de rubaĵon (hodiaŭ estas "rubaĵa tago", "rubaĵ-kolekta kamiono" forprenadas rubaĵojn de loĝantoj) mi eliris je 7:50 atm.
Senhalte mi piediradis. Paŝis kaj paŝis senhalte. Tre varmiĝis mi. Trinkis mi akvon kunportantan. Fine alvenis al la laborejo je 8:45 atm. Mi sentis min bona farteco.



Unusole timinda afero estas, ke la plandoj de piedoj doloriĝos. Ĉar plandoj estas forte batataj dum 1 horo per tre peza korpo (malgraŭ ŝuoj).