La ekzerca kunveno pri motorciklo

En la lasta sabato mi partoprenis la ekzercan kunvenon pri sekura rajdado de motorciklo, kiun okazigas la kiota loka policoficejo. La kiota prifekta polico okazigas ekzercan kunvenon senpagan trifoje en unu jaro. De antaŭ kvar jaroj mi ĉiujare partoprenas la kunvenon. Do, ĉi-fojo estas la kvara.
De antaŭvespero en vendredo pluvis, kaj en sabato frumatene ankoraŭ pluvetis. Sed en la tempo de kolektiĝo, la pluvo estis ĉesiĝanta.




Post la malfermaj mallongaj salutadoj ni preparis niajn maŝinojn kaj niajn korpojn mem. Kelkajn partojn de motorcikloj kontrolis ni, kaj gimnastike elastigis muskolojn kaj tendenojn.
Antaŭ tagmeze, ni estis dividitaj en tri grupojn: unuafojaj partoprenantoj; du-tri fojaj partoprenantoj; pli ol tri fojaj partoprenantoj (veteranoj?). Kaj la kursoj estis tri. Ni alterne ekzercis ĉiujn kursojn.


Jen. (foto)


Ni cirkule veturis horloĝdirekte, unuope. Normalaj slalomoj estas facilaj por mi, sed la grandaj kaj la etaj slalomoj estas tre malfacilaj, ĉar ĉe tiuj slalomoj oni devas turni motorciklojn sur tre malgrandaj kurboj. Mi ĉiun slalomon sukcese traveturis. Sed iuj malsukcese eskapis kelkajn konusojn.


Ekzemple jen:


Striktaj slalomoj postulas fajnan teknikon pri kondukado de motorciklo. Mi estis iom progresinta.
Ni komencis je la 10a horo, kaj je la 12a horo ni finis la antaŭtagmezan ekzercadon.


Posttagmeze, post tagmeza ripozo, ni ekzercis pri rapideco sur malfacilajn kursojn.
Jen: (foto)



Oni vidus la kursojn facilaj, sed kelkaj kurboj estas akutaj, kaj ni veturas plej eble rapidege!
Ekzemple jen: (foto).
Se oni iras per biciklo, la kurso estas facila, sed ne per motorciklo (pli ol 400cc).


simila movio:
www.youtube.com


Kaj krome, ni devas veturi ne unuope, sed vice kvazaŭ ligite. La kapa motorciklo tre rapide iras, kaj ni sinsekvas vice ege rapide. La spaco inter motorcikloj estas kelkaj metroj, kaj foje mallongiĝas malpli unu metron.
Mi plenenergie sekvis, sed pro mia maŝino kaj pro mia tekniko, mi ne povas teni la interspacon, postiĝas ĉirkaŭ 10 metrojn.
Dum du horoj ni rapidigs niajn motorciklojn, havante ripozon nur 15 minutojn.
Je la fino de la ekzerco, mi estis tre laca kun plena ŝvito. Korbato estis iom stranga kaj anhelis.



La aparteco de ĉifoja ekzerca kunveno estas, ke iom maljunaj homoj partoprenis ĝin. Vedeble pli ol 60 jarojn aĝaj homoj estis tie.
Rememorante la ekzercon, mi iom ekscitiĝas. Venontjare mi partoprenos la kunvenon.