Antaŭ hieraŭ (sabate) mi tutan tagon kuŝis en lito pro lacego. Nur vespermanĝon mi kuiris por mia familianoj, sed mi ne rememoras tion kion mi kuiris.
Hieraŭ antaŭtagmeze okazis la bazaro de la vartejo, kiun mia filino iradis. Mi kunportis mian filinon al la bazaro.
Kaj tie mi renkontis la filinon de mia amikino. La knabino estas amikino de mia filino --- ili iradis al la sama vartejo. Ŝi (la patrino de la knabino) estas eksedziniĝinta pro perforto de sia edzo, kaj ŝi vivas kun ŝia unusola filino.
Ŝi estas malriĉa, kaj klopode laboris je partotempa laboro (zorganto de maljunaj malavantaĝuloj), sed la salajro estas tre malalta. Ŝi antaŭ monatoj ĉesis la laboron, mi aŭdis tiel ...
"Ho, Jonjo! Ĉu vi fartas bone? kaj via patrino?" Mi alvokis al la knabino.
"Ni fartas bone. Panjo studas en hejmo por akiri la licencon de prizorg-manaĝero".
La licenco de prizorg-manaĝero estas certa kaj grava por socialo. Sed ĝi ne donos altan salajron, sed supozeble sufiĉe por modesta vivo de du personoj...
"Transdonu mian saluton kaj stimulon al via patrino!"
"Jes, ok!"
Kaj poste (posttagmeze) mi portis ŝin al klubo de ceramika arto.
Ŝi knedis argilon celante ĉevalon, sed surmeze argilon formiĝis al cigno (malgraŭ ŝia volo). Do, ŝi knedis ĝin kiel cignon.
Vespere mi kuiris varman nudelon nomata "nabejaki-udon (pota udon-nudelo)". Mia edzino kaj filino ĝoje formanĝis.