Novliberalismo kaj junuloj en Koreio, kaj la angla lingvo

Ĉu la korea "880 mil ŭonaj generacio" estas la estonta figuro de japanaj junuloj?

Novaĵo de la gazeto "Ŝuukan Pureibooi" 2013-09-26

    La neceseco de kapablo pri la angla lingvo pro la tutmondiĝo estas evidenta ankaŭ en Japanio, en kiu multiĝas la ekzamenatoj de TOEIC (the Test of English for Internacional Communication --- La Ekzameno pri la Angla por Internacia Komunikado). Sed la "anglalingva premado", en Koreio, estas tiom forta nekompareble kun en Japanio.
    Studento HON-Ĵondu, kiu estas en la 4a lernoklaso de la universitato Yonsen, diras:

    "En Koreio, por sukcesi akcept-ekzamenojn de universitato, oni bezonas 600-700 poentojn en TOEIC (plene - 990 poento). Por lernantiĝi en Yonsen aŭ Seulo-Universitato, plej altklasaj universitatoj, oni bezonas 800 poentojn da noto. Kaj krome nur diplomiĝo de bona universitato kun bona noto ne estas sufiĉa por dungiĝo."

    La koreia kondiĉaro pri laborposteno-ĉasado ne similas al la japana.

    "Malsame al Japanio, en Koreio ne estas kutimo, ke kompanioj bloke (faske) dungas ĵus-diplomitulojn (novulojn el universitato), sed tujan plen-funkcikapablulon (tujan "soldaton"). Do koreaj junuloj longe laboras kiel internulo en kompanio, aŭ akumulas spertojn per volontula aktivo en aliaj landoj. Por tio la nature komuna maniero estas, ke studento interĉesas universitatan lernadon, kaj la sufiĉa kapablo de anglalingvo estas fundamente nepra. Mi dum duon jaron interĉesis universitaton por sukcesi ekzemanon de "internacia interŝnaĝo de studentoj" Dum interĉasado de studento de Univ. mi ĉiutage iradis al la Koŝi-ŭon (ekzamena vilao: la speciala ofica loĝejo por diplomiĝo de diversaj kompetentecoj aŭ licencoj). Mi neniam flanke iris aliaj lokoj. Ĉar tutlande multaj studentoj iradas kaj lernadas al la ekzamena vilao, do se oni flankenirus, tuj li malvenkos" (S-ro HON).

  
    S-ro Seo Jeong-ui-dong, la estro de Tokio-branĉoficejo de "Kyunghyang Shinmun (korea ĵurnalo)", diras, ke la irado de tutmondiĝo lacigas la korean socialon.  

    "Eks-registaro de s-ro Ji-Mjong-bak celis atingon de enspezo de popoloj al 20 mil dolaroj. Por tiu cleo li asertis, ke Koreio devas fariĝi la ekonomia nabo de la Nord-Orienta Azio, do li (lia registaro) faris enlandon deregula. Rezulte, ankaŭ civitanoj ankaŭ studentoj ĉiam konkuradas inter si, enlande malegaleco graviĝis kaj malriĉeco vastiĝis.
    Mi zorgas precipe koreaj junulojn tre suferataj. La reprezenta junuloj estas nomataj kiel "880 mil ŭonaj generacio", kiuj ne havas fiksan laboron, kaj vivas per 880 mil uonoj (ĉi. 80 mil enoj) da enspezo monate. Kompreneble ili ne povas geedziĝi (pro malriĉeco).
    Naskiĝi tie, diplomiĝi de tiea lernejo, geedziĝi tie, mastrumi hejmon tie, kaj vivas kaj mortas tie... nun tia vivo jam fariĝis malfacile en Koreio."

    Ankaŭ Usono-Korea FTA (Free Trade Agreement : Kontrakto pri Libera Komerco), kiu estas la modelo de TPP (Trans Pacific Partnership : Pacifika Strategia Ekonomia Partonereca Kontrakto), akceris la malegaliĝon de socio.

    "Eble pro Usono-Korea FTA, la internacia komerco prosperus, kaj la konkurpovo de la gigantaj entreprenoj fortiĝus, sed dum la diverseco de provincoj kaj de regionoj perdas la unikan karakterecon. Kaj eblas, ke la riĉaĵo amasiĝos en la ĉefurbo Seulo. Krome eĉ en la urbo Seulo, la konkurado estas jam supersaturita, do la okuloj de junuloj rigardas transmarajn landojn. Nur bona universitata diplomiĝo ne garantias sukceson al vivo, por akiri pli bonan dungiĝon, pli altan enspezon, junuloj serĉas laboron en eksterlandoj. Por tio, lastatempe ĉiu komprenas, ke la angla lingvo estas esence ordinara." (la estro Seo)

    La estro Seo mencias, ke baldaŭ Japanio eble iros samkiel Koreio.

    "TPP, al kiu Japanio aliĝas, devos doni saman tendencon al japana socio. Kavankam Japanio havas grandan merkaton kaj oni povas bone iri per enlanda postulo, kial Japanio volas ŝate aliĝi al TPP? Iuj japanoj pensas, "Se Japanio irus je nuna maniero, Japanio malvenkos de Koreio". Sed koreanoj mem sentas lacegon kaj dubas sian vojon...."

    La tutmondiĝo signifas, ke la konkurantoj multiĝas mondoskale. Venkantoj pli venkos, malvenkantoj plie mizeriĝos .... Japana "malegala socio" eble estas ankoraŭ sur sojlo.
    (intervjuita de KAWAKIDA-Ken)

http://zasshi.news.yahoo.co.jp/article?a=20130926-00000133-playboyz-bus_all