Korea Artista Proleta Federacio / 朝鮮プロレタリア芸術同盟

Korea Artista Proleta Federacio / 朝鮮プロレタリア芸術同盟

el "la Japana Granda Enciklopedio" (日本大百科全書(ニッポニカ))kaj aliaj.

La Korea Artista Proleta Federacio estas origina esperanta nomo kaj mallongigite "KAPF". KAPF estis fondita kunvenigante progresemajn literatulistojn surbaze de du grupoj "焔群社" (En-Gun-Sha / Flamaro-Asocio) kaj "PASKYULA" en auxgusto 1925.
En-Gun-Sha estis la unua socialista kultura grupo organizita de 李赤暁, 宋影, 沈薫, 崔承一, 金永八, 李浩 kaj aliaj en septembro 1922. Tio estas provo de etendo al kultura kampo per socialismaj movadantaj literaturaj aspirantoj. Ili volas batali por proleta klaso.
PASKYULA estis interkona grupo de 金基鎮, 朴英煕, 李益相, 金炯元 kaj aliaj jam memstalantaj literatulistoj.*1 La nomo de la grupo estas prenita de inicialoj de membroj, kiel P(朴=Park).
La cxefaj personoj de KAPF estis 李箕永, 韓雪野, 林和.

KAPF metis sub si kvar specialajn sekciojn: literaturo, teatro, belarto kaj muziko (kaj poste kino). Gxi havis pli ol dek enlandajn brancxojn kaj eksterlande en Tokio kaj en Kando (Gando 間島, logxloko de koreanoj en Mancxurio).
En gxia tezo re-establita je la jaro 1927 skribigxis jene: Kiel proleta arta movado, unu sekcio de proleta movado, KAPF celas (1) gxisfunde forigi feuxdajn kaj kapitalismajn ideojn, (2) batali kontraux despotaj fortoj, kaj (3) efektivigi movadon por krei konscian klason.
KAPF, kiel la kerno de la proleta literatura movado, ardee rezistis la japanan dominadon, kaj siatempe havis tian potencon, ke gxi superfortis la korean literaturan mondon. Ricevante plurajn opresojn en 1931 kaj 1934, multaj estis arestitaj, KAPF ne havis vojon krom likvidigxon en 1935.
(laux d-ro OOMURA-Masuo)

https://kotobank.jp/word/%E6%9C%9D%E9%AE%AE%E3%81%B7%E3%82%8D%E3%82%8C%E3%81%9F%E3%82%8A%E3%81%82%E8%8A%B8%E8%A1%93%E5%90%8C%E7%9B%9F-3159288

Origine KAPF havis esperantan nomon, kaj en Japanio same ekzistis NAPF (Nippona Artista Proleta Federacio) aux KOPF (Federacio de Proletaj Kultur-Organizoj Japanaj). Cxu ekzistis Esperantistoj en KAPF, mi ne scias. Esperanta nomigxo estus tiama modo.

referencu
파스큘라(PASKYULA) - 한국민족문화대백과사전

*1:呉 皇禅「中西伊之助と朝鮮文壇」