Halucinon havanta virino...


(En atendejo de hospitalo, antaŭ pag-giĉeto)
Ŝi alprokŝimiĝinte alparolis al mia edzino, "pardonon pro mia subita alparolo, ĉu mi rajtas demandi al vi?"
"Jes, kompreneble. Kio okazas ?"
"Ĉu, ĉu mi malbonodoras abomena? Bonvolu diru veron."
"Ne, tute ne. Male, kiel sapo odoras el vi, tio bona odoro."
"Ho, jes? Ĉu mi ne forte malbonodoras... Mi suferadas mian malbonodoron de kapo ĝis piedpinto."
"Nenio odoras krom bonodoro. Via flarsento estas tre sensiva kaj delikata, ĉu ne?"
"Jes, vi trafe divenas. Jes, mi timadas mian odoron sentolere. De antaŭ multaj jaroj, de epoko de mez-alta lernejo (laŭ ŝi la kaŭzo estas turmentado). Kaj mi aŭdas ian strangan voĉon. Dank'al medikamentoj malbonodoro kaj voĉo malfortiĝis..."
"Ho... Longe vi daŭre suferadas."
"Mi estas jam pli ol 40 jarojn aĝa. Ŝajnas al mi, ke vi estas tre tenera virino, do mi unuafoje demandis alian personon. Kiel mi, skizofreniulo, ŝajnas normala, sed interno estas infera. Ni povas konfesi pri malsano al neniu. Ne havas laborkapablon mi, kaj daŭre restas en hejmo kun miaj gepatroj..."


Ŝi eklarmis.


Aŭskultante tion, ankaŭ mi iom larmis.