Transoficigxo kaj poste...


Lastatempe mi transoficiĝis.
Mi dum 10 jaroj laboris kiel kasisto, kaj krome, mi fakturadis pri "asekuro de zorgo" kaj pri aliaj.
Sed nuna mi laboro estas pri ĝenerala afero kaj komunikado (je administra divizio). Mi neniam spertis tiun specan oficon. Kaj krome mi devas administri kontadon kaj financon.

Neniu ordonas / direktas al mi pri aferoj, sed taskoj multe aperas, kvankam mi ne fariĝis superulo.

Mi ne povas ordigi taskojn laŭ graveco, ĉar mi ne scias, kio estas grava.
Do, mi estas laca iom komfuzite.



総務を英訳すると General affairs (and communications) とからしくて、総務課というと Admistration division というお告げである。