Kursofina ceremonio de elementa lernejo de mia filino.


Mia filino finiĝis je la elementa lernejo. De aprilo ŝi estos mezlernejano.
Hieraŭ okazis la fina ceremonio de la elementa lernejo. (Ĉiuj ekstarinte kaj sinklinis al la nacia himno kaj kantis nacian himnon. Mi tute ne ŝatas tian ceremonion adorantan naciecon, se la simboloj estus "vere" popola.)

(foto: ne ŝia lernejo, sed nur ekzemplo en la urbo KIOTO)



Poste vespere ni iris al suŝi-ejo rotacianta por gratuli ŝian kursofinon.
Mia edzino (ŝia patrino) estas en malbona sanstato, do nur mi kaj mia filino iris.
En suŝiejo troviĝis kaj atendis seĝojn multaj fremdlingvaj turistoj, la angla, ĉina, korea kaj germana.
Mi kaj mia filino manĝis kune 26 pladetojn.