Esperanto estis uzita je la dua proleta kliniko en Japanio

治安維持法犠牲者国家賠償要求同盟の機関紙『不屈』の2012年6月号の一部訳。写真はこちらから拝借。
http://blog.goo.ne.jp/sororikunio/e/dda9ca310801ad5dd7066fc4eaf9099e



Traduko prova de oa organo "HUKUTSU (obstineco)" (junio-2012) de "Leĝo pri Publika Ordo".
Kaj fotoj estas el la artikolo http://blog.goo.ne.jp/sororikunio/e/dda9ca310801ad5dd7066fc4eaf9099e

La MIŜIMA Proleta Kliniko en ŌSAKA kaj kuracisto KATŌ-Toranoske

  La 5an de marto 1929 YAMAMOTO-Senĵi (mallongite YAMA-SEN, deputito de la Laborista-Kamparana Partio, kiu kontraŭis la Leĝon de Publika Ordo nur unu sola en la parlamento) estis murdita. Ĉe lia tranokta funebrado kamaradoj planis konstrui la hospitalon de YAMA-SEN-Memoriga. Sur la organo "SENKI" (Batal-flago) aperis alvoko, "Konstruu ni la YAMA-SEN memorigan hospitalon de laboristoj kaj kamparanoj". En TOKIO kaj ŌSAKA organiĝis konstruaj komitatoj, kaj en TOKIO fondiĝis ŌSAKI Proleta Kliniko (1930), kaj en la urbeto SUITA de ŌSAKA fondiĝis MIŜIMA Proleta kliniko (1931-aug-10).
  La jaro 1931 okazis Mukden-incidento (Manĉuria incidento).
  En tiu tempo en la urbeto SUITA, laboristaj kaj kamparanaj bataloj estis ardaj kaj, proleta batalanto YOKOTA-ĴINTARO, kiu estis arestita de "ĝenerala arestado je la 15a de marto" kaj aliaj bataloj. Tie ekzistis bataloj de farmuloj, bataloj de metitstoj de Juzen-tinkturado, agado de "Ruĝa Helpo" kaj aliaj lokaj bataloj. En tia situacio la Japana Proleta Medicina Ligo estis organizita.
  Al tia urbeto SUITA, venis kuracisto KATŌ-Toranosuke, kiu diplomiĝis de la medicina fakultato de KIOTO-Imperia Universitato. KATŌ-Toranoske naskiĝis en la 1a de marto 1905, en la gubernio SHIZUOKA (la urbo SHIMODA, urbeto SHIMODA, kvartalo YAJIGAWA), li estis la unua vira ido de KATŌ-familio. Li iris al TOYO-mezlernejo, SHIZUOKA-altlernejo (nuna SHIZUOKA universitato), kaj KIOTO impera universitato. Li fariĝis kirurgo, kaj al la MIŜIMA Proleta Kliniko li venis kiel la unua estro. Popolo de SUITA kvartalo elkore bonvenigis junan kuraciston kaj kune laboris.




(Atente rigardu! La litero S havas supresignon!)


  Tiama foto kaj afiŝo estas postlasitaj. En la foto estas domo senetaĝo, tegolata tegmento, granda panelo. Sur la panelo estas granda stelo kaj la nomo MIŜIMA PROLETA KURACEJO de han-literoj kaj en Esperanto. En la foto la homoj estas junularo, centre d-ro KATO, YOKOTA-Ĵintaro, NAKAI-Taneichi, flegistinoj NAKAGAWA-Fumi, KASIWAGI-Shigemi.


Kaj sur la malferma afiŝo jenaj sloganoj skribiĝis (vertikale je maldekstro en supera foto).
★Malsanon de proleto kuracu je Proleta kliniko!
★Oponu kontraŭ profito-cela burĝa sanserva sistemo!
★Gardu kaj tenu MIŜIMA-Proletan Klinikon per la forto de laboristaro kaj kamparanaro!
★Ŝarĝu ŝtato la kostojn kuraci laboristojn kaj kamparanojn!
★Starigu Proletan sanservan sistemon!
(Kaj sur dekstra afiŝeto)
[ekzameni senpage; kosto de medikamento je 10 senoj (monero) por unu medikamento por unu tago; Operacio kostas nur la elspezo, sen profito; Doktoro pri Medicino KATŌ-Toranoske]
  KATO sindoneme laboris. Loĝantoj preparis rikiŝon por li, sed d-ro ne rifuĝis ĝin, "mi ne povas uzi rikiŝon kiun tiras samideano". Kaj li jam lernis Esperanton en la KIOTO-imperia universitato, ankaŭ ĉirkaŭuloj eklernis Esperanton aŭ la rusan lingvon. La kultura nivero estis alta. En helpantaro troviĝis teatristoj kaj belartistoj. Kiem d-ro KATO rekrutiĝis, loĝantoj petis liberigi el la devo de rekrutiĝo al regimentestro (sed vane). Je "festo de armea flago" KATŌ metis sur la kazerno (domo de soldatoj) grandan tukon skribitan kiel "Bateleja Kuracejo", kaj li ripozigis soldatojn (t.e. sabotagis kontraŭmilite).
  En 1933 li eksiĝis el la regimento, kaj denove enoficiĝinte je la estro de la kliniko laboris energie. "D-ro KATŌ ne koleris kaj estas milda kaj krome bela viro", diras rememorante s-ro DOI-Yasuo de la urbeto MINAMI'TAKAHAMA, "Kvankam la kosto de kuraco, sed bone traktas malsanojn... kliento estis multa". Sed d-ro KATŌ falis bicikle vizitante klienton. Lia apendicito tro jam malboniĝis, kaj oni alportis lin al la hospitalo de ŌSAKA-Universitato. KATŌ diris, "mi estas kuracisto por malriĉuloj, do mi preferas la trian gradan malsanĉambron".
  En la sekva jaro, 1933, la 9an de janurao, li forpasis je 29 jarojn aĝe. Li istis funebrita de "Laborist-Kamparana Ceremonio" apud rivero proksime de nuna AIKAWA-Hospitalo. Lia mortmasko ankoraŭ nun estas la urba tonbejo KAWAMO.


  Post la morto de d-ro KATŌ, venis d-ro SHINOHARA-Kazuo, kaj surbaze de agado de la kliniko, laboristaro gajnis seĝon en la urba parlamento (1937). Sed en 1938 pro subpremego la kliniko fermiĝis.
  KATŌ-Toranosuke estas daŭre estimata kaj amata, kaj la 50- 60- 70- 80-jara jariĝaj okazaĵoj estas havitaj de ĉefe nuna AIKAWA-kliniko. Ĉe la supro de MIľIMA Proleta kliniko oni metis monumenteton je 80-jara jariĝo. La laboro estas transprenita de MIN-IREN (Japana Federacio de Demokrataj Medicinaj Institutoj), ankoraŭ nun. D-ro KATŌ ankoraŭ vivas en la koro de la popolo de SUITA kune revolucia tradicio.
(de KASHIWAGI-Midori)

http://chian.yokochou.com/fukutsu/456.pdf#6


Mordmasko de KATŌ



Artikoloj de ĵurnaloj pri subpremado de proletaj klinikoj. "Ruĝo en ŌSAKA tute ekstremita", "Ruĝa infekta malsano je klinikoj! Oni arestis kuracistojn kaj flegistinojn" ktp (1933).



Monumento: La spuro de MIŜIMA Proleta Kliniko