| Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo, kaj | |
| pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, | |
| ili starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, | pavimo 舗装 |
| aŭ lokis sur du ŝarĝveturiloj, kiuj stgaris proksime de la pordego, | lokis sur du sxargxeveturiloj 二台のトラックの上に置いた |
| aŭ portis eksteren sur la straton. | |
| La virino staris senmove kaj akompanis per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. | |
| Oni povis rimarki, ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, | |
| havis por ŝi valoron ne sole materialan; | |
| six disiĝis de ili en tia maniero, en kia oni disiĝas de videblaj signoj, | disigxis de (io) (物)と別れる / 見える印と離れ離れになるように |
| kiuj prezentas antaŭ niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, | 過ぎ去って二度と戻ることのない過去の歴史を目の前に示(しているあれやこれやの目に見える記憶の標) |
| ŝi disiĝis de ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo. | 「失われた幸福」の無言の証人たちと別れるように |
| La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino. | 青ざめた・瞳の黒い子 |