| Marta ne tuj respondis. | |
| Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, | |
| sed ŝi ne sciis bone, kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. | nome すなわち、実際のところ |
| Ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, | spiritaj provizoj 精神的なたくわえ・蓄積・資源・「引き出し」 |
| ŝi konsciis nur tion, ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por edzino de oficisto. | filino de nobelo 貴族の娘 / 貴族の娘で、官吏の妻としての立場にある女性としてなら十分なことしか知らない。 |
| Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; | |
| al la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi en la infaneco laboris plej multe, | super kiuj sxi laboris それについて学んだ(?)科目 |
| kiuj prezentis la fundamenton de klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj. | klereco 教養 |