| Kaj tamen la postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda, | ofenda 侮辱的な、気に障る |
| ĝi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo, | |
| ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma. | konforma ちょうどいい、適合的な。〔前に出てきた。〕 |
| Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la gantojn, aliris al la fortepiano. | gantoj 両の手袋 |
| Tie ŝi staris momenton kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro. | klavaro 鍵盤・キーボード |