Kato kaj milito

(el la jxurnalo MAINICHI, 2012-08-03)

Mia kato


  En 1942 somere mi estis en la gubernio OKAYAMA. Iun tagon el oficejo iu abrupte veninte ordonis nin, 《oferu katojn》. Nia kato de antaŭ longe estis en nia hejmo, de kiam mi povas rememori. Ĝia nomo estis TAMA.
  Kiam mi reveninte hejmen de lernejo alvokis ĝin, 《TAMA》, ĝi respondis ĉiufoje 《Nja》, kaj ĝi kutime ronde kuŝis apud forno. Ĝi estis maljuna.
  《Kiel oni faros la katojn?》 mi demandis al la oficisto. Li respondante diris, 《ili fariĝos la subaĵo de manteloj, kiujn portas nia soldatoj en Insulo Attu. La insulo Attu estas tre tre malvarme, tie la temperaturo estas minus 40 gradoj. Katoj kontribuiĝas al nacio, do tio estas gratulinde.》 Kaj li ordonis al ni, ke ĝis la venonta tagmezo ni alportu katon al oficejo, kaj li reiris.
  Mi diris al mia patrino. 《Ni kaŝu nian katon en monteton, malantaŭ tombejo oni ne trovus ĝin...》 Sed patrino neis. 《Se oni malkovrus nian kaŝadon, tio estus nia katastrofo. Ĝendarmo arestas nin. La ordono estas el armeo, ni devas obei.》
  Mi plorante kuris al najbara templo. En la tereno ses-sep grandaj (cedraj) arboj estis, kaj sude rivero fluis. La lokon oni ne povas vidi de ia ajn direkte, do tie mi krie ploris.
  《TAMA estas mortigota, oni faros ĝin felo. Ah, kompatinde!》 Tasoj da larmoj elfluis. Mia facio estis ŝvelinta.
  Vespere mi revenis hejmen, TAMA jam malaperis. Dum mia malesto mia patro alportis ĝin.
  Sur la insulo Attu, japana armeo ekstermiĝis. Kiel fariĝis mia kato? Je ĉiu somera-ferioj mi rememoras la aferon.



(OOSAKA, la urbo YAO, TAKASIMA Masayo, senlaborulino, 79 jarojn)




https://twitter.com/hosshiyan/status/1029554056614703104