*[マルタ]6-0035

  La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, brovoj 両眉 / kunsxovigxi くっつきあう
kaj per tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol antaŭe;  
sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj.  
Marta sentis mem, ke ŝi ludas malbone.  
Ŝi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio; angxela melodio 天使のメロディ
ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, ekzerciteco 訓練度
ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis. senbezone 不必要に
  --- Mais c' est une petite horreur qu' elle joue la! ---  しかし、彼女がそこで演奏する少し恐怖です! Google 翻訳
ekkriis la francino, kvankam per duonvoĉo; duonvocxo ささやき声
sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ Marta.  
  --- Chut! Mlle Delphine! --- お静かに! Delphineさん!
diris mallaŭte la mastrino de la loĝejo.