*[マルタ]6-0034

  Marta komencis ludi.  
Ŝi ludis la Priere d' une vierge. 処女の祈り
En la tempo, kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis la Priere d' une vierge, tiun sentimentalan komponaĵon,  
kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la brusto. kunfandigxi 融合する・溶け合う
Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, senfantazia taga lumo,  
la sopiroj de la virino, kiu ludis nun la Priere d' une vierge, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas 《en la regionojn superterajn》 aŭ al tiu 《kampo vasta, kampo hela, kie rajdas fraŭlo bela》,  
sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto,  
tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, triviala 下品な、野卑な
sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron! minaca 恐い、脅迫的な、不穏な、不気味な / trudigxema ずうずうしい、押し付けがましい / sxiranta たいてい kor-sxiranta で心引き裂かれるような