Estis arestata, pro disdonado de afiŝetoj "Kontraŭ Korea Milito!" / 87 jaraĝa viro atestas, ke antaŭ 69 jaroj ne ekzistis la parol-libereco
2020-junio-28
La 25a de junio estas la datreveno de la Korea Milito (1950-53) post 70 jaroj. Antaŭ 70 jaroj la norda korea armeo invadis en la sudan koreion, kaj tut-korea duon-insulo fariĝis batalejo. En 1951, tiam Japanio estis ankoraŭ okupita de la armeo de UN, viro kiu loĝas en la urbo OOTSU estis arestita pro ke li disdonis al usonaj soldatoj afiŝetojn kiu asertis malapogon de Korea Milito. Li respondante diris por intervjuo de KYOTO-Shimbun ĵurnalo.
Viro, nun 87 jaraĝa, kiu estas el la urbo HIKONE en la gubernio SHIGA, estis arestita, pro ke en 1951 li disdonis afiŝetojn kiu kontraŭas la Korean militon. Tiam li estis 18 jarojn aĝa, la suspekto estis leĝrompo kontraŭ la "Pun-leĝo por malhelpi celon de la okupado". Li juĝita en la milita kortumo sen eĉ kontralŭparolo (ekscepcio) kaj li estis malliberigita. En aprilo en la sekva jaro ekvalidis la la "Pactraktato de San-Francisko" kaj Japanio reakiris sian suverenecon, kaj en la sama tago li fine liberigita el prizono. Li diras, "nunaj homoj ne povus imagi mian sperton, ke la japana konstitucio, kiu certigas la liberecon de la opinioj/paroloj, ne validis en okupita japanio."
Kontraŭ-milita afiŝeto, ĝin disdonis, en la momento li estis perforte brak-katenata (nelson hold / Hagai-ĵime)
La viro malpoviĝis pagi lernejan koston en 1948, tiam li estis en la 3a grado en malnova mezlernejo. Konato diris al li, "en socialisma socio oni povas iradi lernejon senpage". Do, li lasis lernejon sen finlerno, aniĝis al la komunista partio, je 15 jarojn aĝa.
La 1an de septembro 1951, la sekva jaro de okazo de la Korea Milito, li estis ordonita, ke li disdonu anglalingvajn organojn (afiŝetojn) al usonaj soldatoj, kiuj estis en la armea bazo en la urbo OOTSU. "
(brak-katenado / "hagaiĵime"- pterigoj krocitaj ĉirkaŭpremado)
La "Pun-leĝo por malhelpi celon de la okupado" estis alinome la "Potsdama dekreto", tio estis dekretita por plenumigi ordonojn de la okupacia armeo al la japana registaro, kiu estis venkita je la dua mondomilito. Laŭ esploro de advokatoj kiuj bone scias okupacian leĝaron, de 1949 ĝis 1952 pli ol dek mil da homoj estis akuzitaj kontraŭ la pun-leĝo pro anti-militaj afeŝetoj, plano de pac-mitingoj ktp. Sed ankoraŭ restas ne-klarigitaj flankoj.
Post aresto li estis postulita iĝi spiono de CIC (Counter Intelligence Corps / kontraŭa(?) informa korpuso) en sekreta ĉambro. Li rifuzis, kaj komenciĝis torturado al li. Soldato blankula ordonis al nigra soldato torturon perfertan, interpretanto japandevena diris al li "en ankaŭ mia korpo fluas japana sango, do mi ne povas toleri vidi vian turmenton", kaj la interpretanto postulas konfeson al li la nomojn de kamaradoj. Post ĉirkaŭ dek horoj, li ne povis elteni tortulon, li konfesis la nomojn. El la proksima ĉambro aŭdiĝis krion de koreano-japanloĝanto kiu estis kune arestita.
Eĉ japana advokato ne laboris por li en la jŭgo
Post ĉirkaŭ unu semajno li estis aljŭgata en milita tribunalo en la urbo OOSAKA. Tri usonaj juĝistoj kaj sekretario, kiuj estis kunportantaj militistan kostumon, kaj la flago de Steloj kaj Strioj estis tie. Juĝisto demandis nur "kulpa aŭ senkulpa?", la viro ne havis rajton de senkulpiga parolo, advokato japanana parolis neniom, ĉar "advokati kulpigas advokaton kontraŭ la okupacia kodo". La usona soldato atestante diris ke li prenis la afiŝeton, kaj la juĝado finiĝis.
La juĝa sesio estis nur tridek minutojn, la decido estis tri jara laborego. Sur la monata raporto de la militista okupacia kortumo, kiun havas nun la materiala ĉambro de la Nacia Parlamenta Biblioteko, skribiĝas en la angla pri kulpeco de la viro jene, "krima ago kiu minacas sekuron de okupacia armeo". "Tia ne estas juĝado justa", pensis li, sed li estis sendita al la NARA-junula prizono (en la urbo NARA).
En la 28a de aprilo 1952, ekvalidiĝis la la "Pactraktato de San-Francisko", kaj Japanio sendependiĝis. La viro estis venigita al la ĉambro de la prizon-estro je la 10a horo en la tago. Li staris en vico kun unu kulpigita japano je alia militista juĝado, du koreanoj-japanloĝantaj. Aŭdiĝis en la ĉambro, radio-elsenda relajsanta raporto pri la usona parlamento, kiu ratifikas la pakton. La prizon-estro diris, "nun la pakto estas ratifikita, kaj la leĝaro okupacia malaperis. La fondo, per kiu ni estigas vin ĉi tei, malaperis. Bonvolu reveni hejmen".
La viro poste iĝis la profesia stabo de la komunista partio, kaj dum 12 jaroj ĝis 1994 laboris kiel la estro de la partia komisiono de la gubernio SHIGA. De 2015, en la jaro la japana registaro akceptis (leĝigis) kolektivan defendon, tio povigis helpe kun-militi kun usona armeo, en 19a tago en ĉiu monato li aperacias surstrate kontraŭ-militon kaj kontraŭ-amndon de la japana konstitucio. "Eĉ alilanda milito, en kiu Japanio estus implikita, la parol-libereco senindulge estos premita, eĉ rajtoj de infanojn." Lia maltrankvileco estas forta pro lia juna sperto.
国立国会図書館憲政資料室所蔵の軍事占領裁判所月例報告。男性の「CHARGE(罪状)」欄に「占領軍の安全を脅かす行為」とある(記載画像の一部を加工しています)
占領下の日本で朝鮮戦争反対を呼び掛けるビラをまいたとして逮捕された男性。今でも街頭で反戦や改憲反対を訴える(5月19日、大津市・JR石山駅前)
https://www.kyoto-np.co.jp/articles/-/290741