Sairoj / 秋刀魚

Nuntempe estas en sezono de bongustaj sairoj.
Kaj oni povas manĝi freŝan sairon kiel "saŝimio (tranĉpeca de kruda fiŝo)".
Hieraŭ mi vizitis vendejon, kaj oni freŝajn sairojn ofertis tre malkare. Ankaŭ la saŝimio de sairo estis ofertataj, sed je la kvarobla kosto.
Mmmm... Mi decidis, mi mem tranĉos kaj aranĝos sairon en sasimion. Mia edzino ŝatas saŝimion de sairo.
Mi portis tri sairojn hejmen. La longeco estas ĉirkaŭ 30 centimetrojn.
Unue mi dishakis la kapojn.
Due mi elprenis la viscerojn kaj forĵetis la deprenitajn.
Trie mi devis dispartigi fiŝojn en tri partojn: du flankajn viandojn kaj centran spinon. Sed mi tranĉis ilin en du partojn; vostan parton kaj la alian parton kiel samlongajn. Kaj mi dishakis la vostajn naĝilojn.
Kvare mi dispartigis ĉiun en tri patrojn, kaj tamen tio estis tre malfacile.
Kvine mi senhaŭtigis ilin tre malfacile. La manĝeblaj viandpecoj restis multe je la ostoj kaj haŭtoj, sed mi devis lasi ilin.
Kaj sese mi deprenis multajn malgrandajn ostojn el la viandoj per fingro.
Fine 12 pecoj da viando restis. Ili jam ŝiriĝis, kaj la kelkaj disŝiriĝis.
Mi plue tranĉis ilin en multajn pecojn iom malgrandajn.
Ĉi-vespere ni manĝis ilin kun sojsaŭĉo, kaj estis tre bongustaj.


サンマの季節である。
新鮮なサンマは刺身で食える。
昨日店に行ったらサンマが安かった。サンマの刺身も売ってあったが、四倍の値段であった。
うーむ。自分で刺身にしてみることにした。家人はサンマの刺身を好むである。
三匹買って帰った。大きさは30センチくらい。
まず、頭を切り落とした。
次に内臓を取り出して捨てた。
第三に、三枚におろさにゃならんかったのだが、尻尾と胸のほうとに同じ長さくらいに半分にぶった切った。そんで尾びれも切り落とした。
第四に、それを全部三枚におろしたが、難しかった。
五、皮を剥ぐ。難しい。身が骨や肉にずいぶん残ったが、捨てざるを得なかった。
六、小骨を取る。
ようやく12切れになったが、破けたりぼろぼろになったのもあった。
それをさらに小さく切った。
今晩みんなで醤油で食したが、けっこううまかった。