(dorloti で「ちやほやする」「甘やかす」だそうです。「ちやほや動物」で「ペット」を意味する。)
Mia filineto diris, "Mi volas hejmbeston!".
Mia edzino diris, "Mi volas bredi hejmbeston amindan."
Mi respondis, mi akceptos nur kobajo(j)n.
Miaj virinoj diris unuanime, "Mi volas kobajon!".
Mi trovis adoptotan kobajon (senpage mi akceptos ĝin) sur mia hom-reto (konatoj).
Mi demandante certigis la volon, diris al ŝi:
"Ĉu vere mi povas alporti kobajon al hejmo? Ĉu vi akceptos?"
"Kiam ajn!"
Mia edzino respondis.
Kaj mi hieraŭ vizitis libro-brokantejon (kie oni vendas uzitajn aŭ malnovajn librojn) kaj aĉetis la libron titolita "La bredmaniero de kobajoj, ĝia medicino, manĝaĵo kaj loĝo".
Mi revenis hejmen, kaj montris la libron al edzino. Kaj ŝi diris:
"Fi! Ne aĉetu tian libron per mono! Depruntu senpage libron de biblioteko!"
Ŝi estas tre avara.
Kaj mi konsoliĝinte voĉlegis la libron por aŭskultigi al ŝi.
"Preparu vastan loĝejon por kobajo.
"Ĉiumatene kaj ĉiuvespere donu nutraĵon al kobajo. ..."
"La besto, kobajo multe pisas kaj fekas. Ĉiutage purigu ĝian domon (keston) kaj ĝian plankon. ..."
"Tute zorge purigu la keston almenaŭ unu foje por semajno. ..."
"Kaj zorgu ĝian ..."
Ŝi iom laŭte diris al mi.
"Ha?! Sufiĉe! Mi ne povos fari ĝin. Ne, mi ne volas fari tion. Tuton faru vi. Ĉiutage, ĉiumatene? Mi ne volas! Ba! Tio dependas de vi tute."
"Eh? Vi diris certe..." (mi)
"Panjo, panjo, mi volas kobajon..." (filino)
"Petu al via paĉjo." (edzino)
Mi nuligis akcepti kobajon de mia konato.