相関詞国―九神の国2


 「ソーカンシ国」は、かつて、山々を越えた向こう、天と地とが交わるところにあってだね、大きくて奇妙な人たちが住んでいたのだよ。その人たちの名前を「ソーカンシ」と言ったのさ。     En la lando "KORELATIVUJO", kiu iam troviĝis trans la montoj, kie la ĉielo tuŝas la teron, vivis granda kaj stranga popolo, kies nomo estis "KORELATIVOJ".
 ソーカンシたちは君もこのソーカンシの家族の絵を見ての通り、その着ている着物だけが奇妙だったんじゃなくて、その習慣や信仰も変わったものだったのだよ。     La KORELATIVOJ estis strangaj ne nur per siaj vestoj, kiel vi vidas el la aldonita bildo de Korelativa familio, sed ili estis strangaj ankaŭ per siaj kutimoj kaj kredoj.
 ほら、例えばソーカンシの家だ。     Jen, por ekzemplo, estas Korelativa domo.
見てごらん、この家には九つの窓があって、入口の階段も九段なんだ。〔見えてない側には窓が無いのかよ?〕 Notu, ke ĝi havas naŭ fenestrojn kaj naŭ ŝtupojn por eniro.
9だけなんだ。8でも10でもなく。だろ? びっくりするね。なんでか。 Vi sendube miras, ke nur naŭ kaj ne ok aŭ dek. Ĉu ne? Jen kial.
ソーカンシたちは、世界は九本の柱の上に建っているんだって強く信じていたのさ。 La Korelativoj forte kredis, ke la mondo staras sur naŭ kolonoj;
そしてその柱は九つのイデアを示していて、それは九人の神々が九日かけて創ったんだとさ。 kaj ke tiuj kolonoj prezentas naŭ ideojn, kiuj estis kreitaj de naŭ dioj en naŭ tagoj.
9っていう数字はだから、ソーカンシたちにとっては神聖な数字だったんだ。 La nombro naŭ tial estis por la Korelativoj sankta nombro.
その家の階段を一段一段上がりながらだね、ソーカンシの人は皆、9人の神様達の名前を一人一人口にしたんだって。 Suprenirante sian domon de ŝtupo al ŝtupo, ĉiu Korelativo elparolis la nomojn, unu post la alia, de la naŭ dioj.
その9という数の同じ神聖さが理由で、ソーカンシ年は9ヶ月から成り立っていたんだ。 Pro tiu sama sankteco de la nombro naŭ, la Korelativa jaro konsistis el naŭ monatoj.
ひと月は9週から、一週間は9日から成り立っていた。 Ĉiu monato havis naŭ semajnojn, kaj ĉiu semajno konsistis el naŭ tagoj.
9ヶ月のあとに特別な一日が付け加えられていて、その日は大きなお祭りの日だったんだ。ちょうどぼくらのお正月の元旦のようにね。 Post ĉiuj naŭ monatoj unu ekstra tago estis aldonita, kaj tiu tago estis granda festotago, same kiel nia novjara festotago.
そんな風にして、ソーカンシ年というのはぼくらの一年のちょうど二倍の日数からなっていたのだよ。つまり365日のかわりに730日だね。 En tia maniero la Korelativa jaro konsistis el ĝuste duoble tiom da tagoj kiom nia jaro, nome:- 730 anstataŭ 365.
その大祭の日の間、ソーカンシの全ての人たちが、王様の庭の中に立てられた大きな聖堂に、神様達と王様に祈ったりお供えをしたりするために集るんだ。ソーカンシの人たちは王様は神の子だって強く信じていたからね。 Dum tiu festo-tago la tuta Korelativa popolo kunvenis en grandega templo konstruita en la reĝa korto, por preĝi kaj oferdoni al la dioj kaj la reĝo, ĉar la Korelativoj forte kredis, ke la reĝo estas la filo de la dioj.
 九人の神さまは、とっても大きな祭壇のまわりを半円形に取り囲んだ金の椅子に座っていたのだよ。その祭壇の上には香の煙でいっぱいの金の器が置いてあったのさ。     La naŭ dioj estis sidantaj en duonrondo sur oraj seĝoj ĉirkaŭ grandega altaro, sur kiu troviĝis oraj vazoj plenigitaj per fumanta incenso.
 聖なる宗教儀式のときには、人間たちと動物たちの創造者である「ウー」神の足元に王様は座ったものさ。     Dum la sankta religia ceremonio, la reĝo sidiĝis ĉe la piedoj de la dio "U", la kreinto de homoj kaj bestoj.
王様が座っている間、聖堂の中の誰もが地に伏して、鼻先を地面につけて大きな声で言ったものだ。「祝福あれ、神々の御名に祝福あれ」。 Dum la reĝo sidiĝis, ĉiuj en la templo sin ĵetis sur la teron, kaj tuŝante la teron per sian nazoj, ekkriis- "ESTU BENATAJ, KAJ BENATAJ ESTU VIAJ SANKTAJ NOMOJ".
司祭長はその時逆立ちして(頭を下にして立ち上がって―頭を下げたまま立って?)、お祈りを始めた。 La ĉefpastro tiam stariĝis sur sia kapo, kaj komencis preĝi.
 しかし、そこでだ。カルロ。私が話を続ける前に必要なのは、ソーカンシ国の九人の神々について、君がよく知ることだよ。     Sed nun, Karlo, antaŭ ol mi daŭrigas la historion, estas necese, ke vi bone konatiĝu kun la naŭ dioj de Korelativujo,
先ず第一に、それによって話がもっとよく分かるだろうからね。 unue pro tio, ke tio ebligos al vi kompreni la historion pli bone.
だからまず、君に神様たちの名前を教えよう。覚えたまえ。 Tial mi unue donos al vi la nomojn de la dioj, por ke vi tiujn memorigu,
次に九人の神さま一人ひとりの絵を描いてあげよう。それぞれの神さまが何を表しているかが、君にも完璧にわかるようにね。 kaj due mi desegnos la bildon de ĉiu el la naŭ dioj, por doni al vi la plej perfektan ideon de tio, kion ĉiu dio prezentas.
その名前なんだが、その九人の神さまのは、
アム、オー、アル、エス、アー、ウー、オム、エル、エー、というんだ。
La nomoj, do, de la naŭ dioj estis:-
AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E,

(続く)