Vana konsumo fare de mondaj pintoj



La 26an kaj 27an de Majo okazis ISE-SHIMA Monda Pinta Konferenco en Japanio (en la gubernio MIE). Mi ne scias kaj ne interesiĝas pri la rezultato de la konferenco.
Ĉe la konferenco ĉeestis la ministroj kaj la prezidentoj el Kanado, Francio, Germanio, Italio, Britio, Usono, Eŭropa Unio (du personoj) kaj Japanio, nur naŭ personoj.
Kutime, por ke naŭ personoj kunsidas, necesas NUR unu malgranda ĉambro kaj naŭ seĝoj kaj kvar - kvin tabloj, ĉu ne?



Okazigo de la pinta kunveno bezonas ĉirkaŭ sesdek miliardojn da enoj. Dume enlande cent sepdek ok mil da rifuĝintoj de la Orient-japana tertremego ankoraŭ loĝas en provizoraj loĝejoj aŭ en rifuĝaj lokoj. Kaj en Kumamoto, kiun atakis tertremego en aprilo, nombro de rifuĝintoj estas pli ol kvindek mil. Kaj krome la japana registaro volas ĉesi helpi la rifuĝintojn kaj damaĝitajn municipojn de Orient-japana tertremego.
Por gardo de la kunveno la registaro elspezis tridek kvar miliardojn da enoj.
Kaj la registaro elspezis ĉirkaŭ kvar miliardojn da enoj por konstrui luksan domegon "Internacia Media Centro" (subaj fotoj), kaj krome la domego estos dispartigata per tricent milinoj da enoj tuj post la kunveno!



La konferenco ne havis videblan rezultaton, sed la kunsido de personoj mem finiĝis sen akcidento. Ili ĝuis belan pejzaĝon kaj manĝaĵon. La ĉefministro ABE fieros tiun "sukceson".



Mi ne akceptas tian hontindan ministron kaj registaron.





(Tiuj konstruaĵoj estas tuj malmuntigotaj. Ne kredebla fiago!)