Kontrauxdiroj de sinjoro Obama cxe la urbo HIROSHIMA


La 27an de Mayo, la urbon HIROSHIMA vizitis s-ro OBAMA, la prezidento de USONO kiu antaŭ 71 jaroj bombis la urbon HIRISHIMA per Atom-Bombo unuafoje en la homara historio.
Kaj li paroladis por ĉrikaŭ 17 minutoj.




La vizito de la Usona prezidento estas la unua fojo. Tio estas ne malpozitiva.
Kaj s-ro Obama, la Nobel-premiito, diras ne malpozitive pri aboli nukleajn armilojn. Tio estas ne malbona.
Ĉio estas eĉ la historie epokfara.




Sed pri kelkaj fazoj ni devas ne eviti diri pri la afero.
Unue, bombinto devas konfesi, ke nukleaj bombadoj estas kulpaj, kaj devas nukleaj armitaj landoj tuj ek-aboli nukleajn armilojn.
Due, s-ro Obama faris grandegan pekegon ĉe la Hiroshima Paca Memora Parko. Li sekvigis armean oficiron kunportantan nigran valizon en kiu estas butono por nuklea atako. Kia malĝentila agado estas!
Mi koleras, malĝojas kaj protestas pri tiu malnormala diabla agado.




Ni devas bataladi ĝis la nuligo de nukleaj armiloj tre rapide.
Malgraŭ ĉio, en nuna tago, neniu povas diri, ke nukleaj armiloj necesas; neniu povas pravigi nukleajn bombadojn; neniu deklaras ĉe HIROSHIMO, ke ili plie multigas nukleajn armilajn sistemojn.
Tio estas atingo de nia paca, kontraŭ-nuklea movado. Ĉiuj nukleaj bombitoj en HIROSHIMA kaj NAGASAKI baldaŭ foriros. Sed ni marŝos pli forte kaj pli amase.




(Bombito enportita en hospitalon de la Ruĝa Kruco mortis sen kuracite.)