マルタ1-0011

どこで話が区切れるのかわからんけど、この女の人(まだ Marta かどうか名乗ってない)が部屋から出ていくので、ここで、「1-」は終わろうかな。

  '--- Ne foriru, Sonjo! --- kriis Janjo, ---  
ne foriru! ĉi tie estas tiel terure, tiel malĝoje!  
  La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon. koro 心・胸
  --- Mi devas, mi devas iri! --- ŝi ripetadis plorĝemante, --- plergxemante 泣きじゃくりながら
mi havas malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili...  
  La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian elastan talion. rektigis sian elastan talion しなやかなウエストをまっすぐにした
  --- Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, ---  
ŝi diris per voĉo pli forta ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, ---  
mi ankaŭ havas infanon, por kiu mi devas labori...  
  --- Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! --- ekkriis la juna servistino,  
kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.  
  Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento,  
interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kraketado de la fajro 火のはぜる音
kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. obtuze 鈍い・ぼんやりした
La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto,  
la infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis.  
La virino apogis la kapon sur la manplato,  
per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj,  
kaj per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. brilon de la flamo 炎のきらめき
Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa vizaĝo, sindonema 献身的な
kiu estis atestanto de ŝia estinteco,  
la lasta apogo, kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno.  
Ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de de la sorto, elmetita 提示された・露呈した
al la malfacileco de la soluleco,  
al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo,  
kaj kune kun ŝi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistaĵeto,  
kiu povis nur ĉe ŝia brusto serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi nutron. kareso 愛撫・なぐさめ
Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo...  
Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn loĝantojn:  
la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo... bonstato 恵まれた生活・順調な暮らし
  La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj --- la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.  
  Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro. sxultroj 両肩