| --- Jen tiel, --- ŝi diris, | |
| leviĝinte de la genua pozicio | |
| kaj turnante al la senmova virino la vizaĝon, | |
| ruĝigitan de la blovekscitado de la fajro: | 火を吹いて起こすので赤くなった(顔を) |
| --- mi ekbruligis fajron, | |
| kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume. | |
| Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, | |
| estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; | |
| la vestoj kaj tolaĵo estas en la pakaĵeto, | |
| la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko, | bufeda 立食の、カウンターの… bufedaj vazoj で「立ち食い用の器」となるが、bufed は必ずカウンターや立ち食いなのだろうか。 |
| la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko. | |
| Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, | tono 声音、調子 |
| sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, | |
| kaj la okuloj apenaŭ retenis larmojn. | |
| --- Kaj nun, --- ŝi diris mallaŭte, kunmetante la manojn, --- | kunmetante la manojn その手を組み合わせて |
| nun, mia sinjorino, mi devas jam iri! | |
| La virino en funebra vesto levis la kapon. | |
| --- Vi devas jam iri, Sonjo, --- ŝi ripetis, | |
| --- ĝi estas vero, --- ŝi aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, --- | |
| komencas jam vesperiĝi... | |
| vi certe timos iri vespere tra la urbo. | |
| --- Ho, ne tio, kara sinjorino! --- ekkriis la knabino, | |
| --- por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... | |
| sed... miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, | |
| kaj ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. | |
| Mi devas iri ĉar ili hodiaŭ ankoraŭ min bezonos... | |
| Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, | klinigxis お辞儀をした |
| preninte la blankan manon de la virino, | |
| volis levi ĝin al sia buŝo. | |
| Sed la virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino. | |
| Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, | |
| kaj per ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino. | |