el Libera forio 2022-3-4
SAT執行委員会と今年モスクワで開催するはずの第95回SAT大会の組織委員会との共同声明 | Komuna Deklaro de SAT Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95-a SAT-kongreso, kiu devintus okazi cxi-jare en Moskvo |
第95回SAT大会の組織大会委員会は、SAT執行委員会とともに、以下のように認める。 | La Organiza Kongresa Komitato por la 95-a Kongreso de SAT, kune kun la Plenum-komitato de SAT, konstatas, |
戦争をしている国でSAT大会を開催することは道徳的かつ実際的に不可能であるため、 | ke pro la morala kaj praktika maleblo okazigi kongreson de SAT en militanta lando, |
今年は大会を開催できない。 | la kongreso cxi-jare ne povos okazi cxeeste. |
われわれは、ロシアの現政権によるウクライナの人々に対する恐ろしい攻撃を非難する。 | Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraux la ukraina popolo. |
われわれは、ロシアの反戦運動、およびウクライナの市民を支援する世界中のエスペランティスト、労働者、学生、人民を支持する。 | Ni subtenas la kontrauxmilitan movadon en Rusio, kaj esperantistojn, laboristojn, studentojn kaj popolojn en la mondo, kiuj helpas civilulojn en Ukrainio. |
世界中の外交は、戦争を終わらせ、紛争をエスカレートさせないよう行動しなければならない。 | Diplomatio tutmonde devas agadi por cxesigi la militon kaj ne akceligi konfliktojn. |
戦争にノー、平和にイエス! | Ne al milito. Jes al paco! |
次の期間では、モスクワで予定されている集合形式の大会に代わるものを創出する多様な方法を試行することになる。 | Dum la sekva periodo ni provos trakti diversajn manierojn krei alternativojn al la cxeesta kongreso planita por Moskvo. |
エスペランティストの相互理解ができ、さまざまな平和運動や戦争に対する社会的なリアクションなどを話し合うことができるような、そのような、おそらくバーチャルなイベントを開催したいとわれわれは考えている。 | Ni esperas okazigi arangxojn, versxajne virtualajn, kiuj ebligos esperantistojn interkomprenigxi kaj diskuti pri diversaj pacmovadoj, sociaj reagoj kontraux milito, kaj simile. |
また、バーチャルであっても、何らかの形で大会を開催する方法を模索し、 | Ni ankaux provos sercxi manieron okazigi kongreson iamaniere, ecx se virtuala, |
大会を平和運動に焦点を当てたものにしていきたいと考える。 | kaj intencas fokusigi gxin pri pacmovadoj. |
そのようなテーマに関するSATメンバーや他のエスペランティストからの提案を歓迎する。 | Ni bonvenigos proponojn de SAT-membroj kaj aliaj esperantistoj pri tiaj temoj. |
全世界非国民協会執行委員会 | Plenumkomitato – Sennacieca Asocio Tutmonda |
第95回SAT大会組織委員会 | Organiza Kongresa Komitato – 95-a Kongreso de SAT |
devintus: するはずだった(がやらなかった・取り消した)。これに相当する漢語が思いつかなかったので、タイトルは口語に近くなった