関西エスペラント大会 / La Kongreso de Esperantistoj en Kansajo


Mi partoprenis la Kongreson de Esperantistoj en Kansajo.

  • En la unua tago
    • En la ĉambro de librovendado mi butikumis esperantajn librojn. Mi aĉetis libron, kiun mi hezitis aĉeti en la lastjara kongreso.
    • Inaŭgura parolado, parolado de s-ro Bill Mak (pri Gukimo -- ĉina antikva harpo), parolado de junulino Phuong el Vjetnamio, ĉiu estis parolata per tre klara kaj facila prononco kaj vortoj. Kaj mi ĝojis min mem, kiu ridis rimarkante misparolon (mia aŭskultado jam boniĝis).
    • En Vjetnamio la nombro de virinaj esperantistoj estas pli multa ol la viro, laŭ s-ino Phuong. Mi supozas, ke viroj ne lernas Esperanton, sed la anglan.
    • Inter mia domo kaj la kongresejo, mi bezonis 4 horojn por iri kaj reiri, dum tio mi daŭre staradis (en la vagono) kaj piedpaŝis. Miaj gamboj plendis.
  • En la dua tago
    • Mi ne ellitiĝis tro malfrue, sed kiam mi atingis la kongresejon, jam la tutan antaŭtagmezan programon finiĝis, bedaŭrinde.
    • Ankoraŭ foje mi vizitis la librovendan sekcion, kaj aĉetis japanlingvajn librojn. La libro, kiun mi hezitis aĉeti hieraŭ, estis jam elĉerpita.
    • Post tagmezo okazis la memoriga parolado por neesperantistoj de d-ro Teraŝima, temita "Esperanto kaj vojo al paco". Sed la identan enhavon mi jam legis en lia libro, do mi estis iom enua. Li levis problemon, "Kiu lingvo devas (povas) esti la komuna en la Komunumo de Orient-Azio?". Ĝi eble estos la angla lingvo, sed la demando estas natura kaj grave interesa por mi.
    • La tradicia komika drameto en Esperanto estis tre amuza kaj interesa. La malrapida kaj klara parolo kaj facila ago de aktoroj komprenigas la rakonton facile. Ĝenerale, malgraŭ ne-japanlingve, "povas kompreni" ion estas tre ĝoje.
    • Mi vidis homon, ŝajnas s-ro Ookaŭa, sed mi senvorte revenis hejmen.
  • Entute
    • La kongreso estis la kunveno de gemaljunuloj multaj. Alemnaŭ ne junuloj. Kaj ankaŭ mi. Mi forte sentis, ke mi neniam povas esti "junulo" ĉiu flanke.
    • La temo estis "Azio Plenplena de Energio", mi ne rimarkis ĝin. Poste mi pensis, fakte, mankis la konkreta temo pri Ĉinio kaj ĉinoj, pri Filipino, pri Hindujo, pri Irano ktp. Sed tio estas limigita en la kongresa temo. Esperantistoj aŭ la rondoj ne nepre bezonas agi pri alilandoj. Ni esperantistoj kaj rondoj rajtas interflui nur pri manĝaĵoj, ŝatokupoj, modo de belaj vestoj aŭ nur pri turismo. Eĉ tiam Esperanto funkcias gaje kaj ĝoje.
    • Ankaŭ d-ro Teraŝima skribis: la klareco kaj facileco de Esperanto tre elstaras je la intervida (facio-al-facia) komunikado. Kaj mi tre bone komprenis Esperantajn parolojn. Se oni parolus en la angla pri sama enhavo, mi tre malfacile aŭskultus.



関西エスペラント大会に行きました。(日本語元原稿を消失させてしまったのでエスペラントから思い出し翻訳)

  • 1日目
    • 図書販売コーナーでエスペラント本を物色。去年買うか買うまいか迷ったものを買った。
    • 開会挨拶、ビル・マクさんの古琴の紹介の講演、ベトナムからの来賓フォンさんの講演いずれも平明な発音でわかりやすかった。講演者の言い間違いにも気づいて笑う自分を喜んだ。
    • ベトナムでは女性のエスペランチストの方が男性より多いとの由。思うに、男性は英語を勉強してるんじゃないかな。
    • 自宅と会場、往復4時間、電車もバスも立ちっぱなしの歩きっぱなしで疲れた。
  • 2日目
    • 寝坊したわけではないが、到着してみれば午前の部は終了。残念。
    • もう一度書籍販売コーナーに行き、日本語の本を買う。昨日買うかどうかまよったやつは売れてしまっていた。
    • 午後は寺島俊穂氏の記念講演。「エスペラントと平和への道」。内容はすでに論文集『エスペラントと平和の条件』に書いてあったことがほとんどで、少し退屈。「東アジア共同体」で何語が共通言語であるべきか(英語だろうな)という問題提起はナルホドであった。
    • エスペラント狂言はすごく面白かった。ゆっくりした平明なセリフと所作で楽しめた。一般に日本語じゃないのにわかるというのが楽しい。
    • 大川氏らしき青年を目撃するも、声をかけずに帰宅。
  • 全体として
    • 自分がもう若者でも青年でもない年齢なのだと思い知った。
    • テーマは気にしていなかったけど「エネルギーみなぎるアジア」であった。それなら、中国や中国の人やフィリピンやインドやイランやらの話があっても良かった。ただ、それはテーマを考えてみるとという話であって、エスペランチストが何か外国のことをやるべき、ということではない。「食べ物、趣味、ファッション、観光」の交流だけでもエスペラントは楽しく機能するのだから。
    • 寺島氏も述べておられるが、対面交流でのエスペラントの平明さは傑出していると思う。今回はエスペラントでの発言はかなりよくわかった。もし同じ内容で英語だったら(英文が読み書きできたとしても)きつかったかもしれん。