Ekzerco de tradukado (pri Olimpikaj Ludoj en 2016)


(La artikolo ne estas mia. Mi simple ekzercis traduki artikolon de gazeto.)

La Urbo Rio-de-Ĵanejro estas elektita

    Mi pensas: Ke Urbo Rio-de-Ĵanejro estis elektita kiel la okazonta urbo de la somera kongreso de la Olimpikaj Ludoj en 2016, estas granda progreso historia. La internacia Olimpika Komitato (IOC) okazigis la Ludojn ankoraŭ en nur tri cirkloj --- en nur tri kontinentoj --- en ties historio dum pli ol 100 jaraj. Mi supozas: la prezidanto Rogge kaj IOC deziradis realigi la kvaran cirklon. Fakte Urbo Rio-de-Ĵanejro ricevadis la gvidadon de IOC ek de la malsukceso de antaŭ invitado.

La invita plano de Urbo Tokio

    La invita plano de Urbo Tokio ne donis efektan impreson, sed nur "Tokio fariĝos tiel mirinda urbo". Ĝi estas simple tiel ekspluatema, kiel, ĉefe, konstruado de vojoj kaj konstruado de la kubaĵoj (= domegoj), tio similas al grandigita enlanda "nacia sporta konkurso". Ĝi emfazis la malgrandan planon, ke la ludoj okazos en la areo kies radiuso 8 kilometroj, kaj tamen ĝia buĝeto estas 414 miliardoj kaj 300 milionoj, tio estas plej granda el la 4 urboj kandidataj. Ĝi planis, ke oni uzos la 70 procentajn jamajn sportajn instituciojn el tuto, sed fakte oni uzos 70 procentajn jamajn terenojn kaj oni konstruos multajn domegojn novajn; la "reuzado" estis falso.

Japana Ideo pri Olimpik-urbo estas malproksima de Olimpik-spirito

    "Antaŭ ĉio inviti Olimpikan Kongreson", tio estas japana ideo kaj vojo de japana invitado de la Olimpikaj Ludoj. Japana olimpika movado falis en la medalo-por-medalo-ismon. Por ke japanujo gajnus plie multajn medalojn, oni devas inviti Olimpikan Kongreson al Japanujo; tia penso kondukas tian metodon, "antaŭ ĉio invitu". Tio estas malproksima de la olimpikaj spiritoj, kiel realigo de la socio kiu respektas homan dignecon; kiel unuigo per reciproka konprenado tra sportoj; kiel kontribuo por paco.
    Mi opinias: La rajto de sporto estas, ke ĉiu rajtas sporti ĝoje. Kaj la registaro aŭ administro devas aranĝi la kondiĉon tian. Se oni ne metas la rajton de sporto sur bazo, oni ne povus realigi la Olimpikan Movadan Spiriton.