Hawke


Kiam la fama angla admiralo Hawke estis ankoraŭ knabo kaj la patro unuafoje prenis lin sur ŝipon, li admonis lin bone konduti kaj aldonis: 《Tiam mi esperas vidi vin kapitano.》 --- 《Kapitano? --- ekkriis la knabo ---, kara patro, se mi ne esperus fariĝi admiralo, mi ne konsentus esti maristo.》




Admiralo. Ĉefo de milita ŝiparo.



初代ホーク男爵エドワード・ホーク(英語: Edward Hawke, 1st Baron Hawke、1705年2月21日 - 1781年10月16日)は、イギリス海軍の提督で、バス勲爵士、枢密官である。...

https://ja.wikipedia.org/wiki/%E3%82%A8%E3%83%89%E3%83%AF%E3%83%BC%E3%83%89%E3%83%BB%E3%83%9B%E3%83%BC%E3%82%AF

Lordo kaj bovido


Lordo Abington promenis foje tra vilaĝo proksime de Oksfordo kaj renkontis knabon, kiu trenis post si bovidon. Kiam lia lorda moŝto proksimiĝis, la knabo haltis kaj rigardis lin kun malfermita buŝo. La lordo demandis la knabon: 《Ĉu vi konas min?》 --- 《Jes》 --- respondis la knabo. 《Kiel oni nomas min?》 --- 《Lordo Abington》 --- estis la respondo. 《Kial do vi ne demetas la ĉapelon?》 --- 《 Mi volonte faros tion --- respondis la vilaĝano ---, se vi dume tenos la bovidon.》





Perdita kaj retrovita


Dum festena tagmanĝo malaperis arĝenta kulero. Ĉiuj gastoj volis montri siajn poŝojn, sed la mastro; sprita ruzulo, diris: 《Sinjoroj, ne montru la poŝojn, mi konas certan rimedon por trovi la ŝtelinton; metu viajn kapojn sub la tablon, mi petas vin.》 Kiam oni faris tion, li laŭte diris: 《Ĉu ĉiu havas la kapon sub la tablo?》 --- 《Jes》 --- estis la unuvoĉa respondo. 《Ankaŭ tiu, kiu ŝtelis la kuleron?》 --- demandis rapide la mastro. 《Jes》 --- senpripense respondis la ŝtelinto.




Mi ne scias


Duval, la fama bibliotekisto de Francisko 1a, respondis ofte la demandojn pri diversaj sciencaj problemoj per la vortoj: 《Mi ne scias tion.》 --- 《Sed --- diris al li foje malsaĝulo ---, la reĝo pagas al vi, por ke vi sciu tion.》 --- 《Li pagas por tio, kion mi scias --- respoindis modeste la scienculo ---: se li volus pagi al mi por tio, kion mi ne scias, ne sufiĉus ĉiuj trezoroj de lia regno.》



Kurba vojo

Amerikano rakontis, ke en la orientaj ŝtatoj de Usono la rapida vagonaro, en kiu li veturis, venis foje en lokon, kie la relvojo estis ekstreme kurba. Estis malluma nokto, la vagonaro rapidis kiel sago, kiam subite la maŝinisto rimarkis du grandajn lumojn antaŭ la lokomotivo. Li senprokraste haltigis la vagonaron por eviti katastrofon. La du Iumoj antaŭ li restis sur la sama loko. Li malsupreniris de Ia lokomotivo por esplori la aferon, sed imagu la surprizon: proksimiĝinte li ekvidis la du malantaŭajn lanternojn de Ia lasta vagono de sia vagonaro. Tiel kurba estis tie la vojo.







Eraro kaj korekto


  Juna homo sidis en loĝio kun la lordo North, kiun li ne konis, kaj komencis interparoladon. Du sinjorinoj eniris la kontraŭan loĝion.
  --- Ĉu vi ne povas diri al mi --- demandis la junulo ---, kiu estas la malbela maljuna virino, kiu ĵus eniris?
  --- Jes --- respondis la lordo North kun gaja mieno ---, mi povas diri al vi, tio estas mia edzino.
  --- Mi petas vian pardonon balbutis la ruĝiĝintajunulo ---, mi ne demandis pri ŝi, mi demandis pri la terura monstro, kiu estas kun ŝi.
  --- Tio estas mia filino --- respondis ridetante la lordo.



Lordo.(英国貴族の称号)
Loĝio. Loko por kelke da personoj en teatra ĉambrego, kvazaŭ ĉambreto kun flankaj parioj.
Pario. Solida flanka limigaĵo de spaco: pario de tendo, pario de tubo.

Tri musoj


Superstiĉa princo vidis foje en sonĝo tri musojn: grasan, malgrasan kaj blindan. La princo demandis diveniston, kiu jene klarigis la sonĝon: 《La grasa muso estas via ministro, la malgrasa estas via popolo, kaj la blinda estas via portreto, mia princo.》



Superstiĉo. Kredo pri mistera, supernatura povo de objektoj kaj cirkonstancoj: timo de nombro 13. Superstiĉa. Havanta superstiĉojn.