Lordo kaj bovido


Lordo Abington promenis foje tra vilaĝo proksime de Oksfordo kaj renkontis knabon, kiu trenis post si bovidon. Kiam lia lorda moŝto proksimiĝis, la knabo haltis kaj rigardis lin kun malfermita buŝo. La lordo demandis la knabon: 《Ĉu vi konas min?》 --- 《Jes》 --- respondis la knabo. 《Kiel oni nomas min?》 --- 《Lordo Abington》 --- estis la respondo. 《Kial do vi ne demetas la ĉapelon?》 --- 《 Mi volonte faros tion --- respondis la vilaĝano ---, se vi dume tenos la bovidon.》