Perdita kaj retrovita


Dum festena tagmanĝo malaperis arĝenta kulero. Ĉiuj gastoj volis montri siajn poŝojn, sed la mastro; sprita ruzulo, diris: 《Sinjoroj, ne montru la poŝojn, mi konas certan rimedon por trovi la ŝtelinton; metu viajn kapojn sub la tablon, mi petas vin.》 Kiam oni faris tion, li laŭte diris: 《Ĉu ĉiu havas la kapon sub la tablo?》 --- 《Jes》 --- estis la unuvoĉa respondo. 《Ankaŭ tiu, kiu ŝtelis la kuleron?》 --- demandis rapide la mastro. 《Jes》 --- senpripense respondis la ŝtelinto.