| --- En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, --- diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. | |
| Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la influo de ĉiam pli turmenta sento. | |
| --- Kial, sinjorino? --- mallaŭte demandis la juna virino. | |
| --- Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, --- respondis la mastrino de la oficejo. | |
| Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado. | klini kapon = kapklini うなだれる |