| --- Aleĉjo! --- interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, --- | |
| ŝi estas videble ia malfeliĉa virino: | |
| ŝi portas funebron pro la edzo... | |
| --- Juna vidvineto! --- ekkriis la juna homo, denove levante la okulojn; --- | |
| vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... | |
| kompreneble en la okazo, se ili estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... | |
| mi adoras palajn vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj | |
| --- Vi babilas sensencaĵon! --- diris Maria, levante la ŝultrojn. --- | |
| Se vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malŝatado de virinoj... | vent/anim/a: 軽率な |
| --- Malŝatado! --- ekkriis la juna homo, --- sed, mia kuzino, mi adoras virinojn! | |
| Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo... | |
| --- Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe. | |
| --- Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas... | |
| Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas tiun forton, tiun fajron, kiu... | |
| --- Estas jam sufiĉe, --- Aleĉjo, interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenteco, --- | |
| vi scias bone, kiel min malĝojigas la direkto de via menso kaj koro... | |
| --- Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! --- ekkriis la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis, kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; --- por bela buŝeto de virino nenio malpli konvenas ol prediko... | konvens/i: ふさわしい predik/o: 説教 |
| --- Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene ĝis vespere... | |
| --- Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. | |
| Prediko devas esti mallonga: simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj. | |
| Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo. | |
| --- Nu, pli bone, vive respondis la mastrino, --- diru al mi, kial en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie? | |
| --- Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino? | |
| --- En la oficejo, --- mallonge respondis Mario Rudzinska. | |
| La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston. | inter/fingr/ig/i: 指を組み合わせる |
| --- En la oficejo! --- li diris mallaŭte, --- | |
| ho, Marinjo, kiel kruela do vi estas! | |
| Ĉu mi estas haringo? | haring/o: ニシン(魚) |
| diru al mi, ĉu mi efektive estas simila al haringo? | |