*[マルタ] 6-0053

  --- Certe, --- ŝi diris, --- se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko...  
  --- Kial, sinjorino?  
  --- Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas laŭta...  
Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn de via pentrado.  
Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn...  
  --- Tre lerta en la pentrado mi ne estas, --- respondis Marta;  
--- mi ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. instru/it/ec/o 学識(前にも出てきた)
Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.